Hiledoj
La Hiledoj[1] aŭ laŭ latina scienca nomo Hylidae estas ampleksa familio de ranoj (en klaso de amfibioj) ordinare referencata kiel "arboranoj kaj ties familianoj". Tamen, la hiledoj inkludas diversecon de ranospecioj, multaj el kiuj ne loĝas en arboj, sed estas surteraj aŭ duonakvaj.
Plej hiledoj montras adaptaĵojn taŭgajn por arba vivostilo, inklude frontajn okulojn kiuj havigas duokulan vidkapablon, kaj gluecajn kusenetojn ĉe la fingroj. En nearbaj specioj, tiuj trajtoj povas esti tre limigitaj, aŭ eĉ forestaj. La specioj de la genro Cyclorana estas nestotruloĝantaj ranoj kiuj pasas multon de siaj vivoj subgrunde.[2]
Taksonoj
redakti- Ruĝokula arborano, Agalychnis callidryas
- Nomiga genro Hyla
- Itala arborano, Hyla intermedia
- Eŭropa arborano, Hyla arborea
- Dendropsophus microcephalus
- Stria truorano, Cyclorana alboguttata
Bildaro
redakti-
Litoria infrafrenata la plej granda el la specioj
-
Litoria phyllochroa
-
Litoria burrowsae
-
Isthmohyla rivularis
-
Osteopilus septentrionalis
Referencoj
redakti- ↑ [1]
- ↑ Zweifel, Robert G. (1998). Cogger, H.G. & Zweifel, R.G., ed. Encyclopedia of Reptiles and Amphibians. San Diego: Academic Press. pp. 93–94. ISBN 0-12-178560-2.
Literaturo
redakti- "Amero-Australian Treefrogs (Hylidae)". William E. Duellman. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. Ed. Michael Hutchins, Arthur V. Evans, Jerome A. Jackson, Devra G. Kleiman, James B. Murphy, Dennis A. Thoney, et al. Vol. 6: Amphibians. 2nd ed. Detroit: Gale, 2004. p225-243.
Eksteraj ligiloj
redakti- Amphibian Species of the World
- http://www.tolweb.org/Hylidae Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
- http://amphibiaweb.org/lists/Hylidae.shtml
- http://www.floridanature.org/family.asp?family=Hylidae Arkivigite je 2017-07-11 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.fs.fed.us/r4/amphibians/family_hylidae.htm
- https://Amphibianlife.com/