Hinda pipio
La Hinda pipio, Anthus hodgsoni, estas mezgranda paserina birdo, membro de la genro de pipioj kaj familio de Motaciledoj (kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj longungulojn) kiu reproduktiĝas en Suda, norda Centra kaj Orienta Azio, kaj en nordoriento de Eŭropa Rusio. Ĝi estas longdistanca migranto kiu moviĝas vintre al suda Azio kaj Indonezio. Foje ĝi estas ankaŭ nomata Hodgsona pipio aŭ Arbopipio pro sia similo al la Arbopipio. Tamen, ties dorso estas pli oliveca kaj kaj malpli strieca ol tiu specio, ĝi estas pli malgranda kaj ties kapobildo estas diferenca kun pli markata superokula strio kaj malhela makuleto malantaŭ okulo.
Hinda pipio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Hinda pipio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Anthus hodgsoni (Richmond, 1907) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Distribuado
redakti- Somere: el Himalajo en Pakistano kaj Kaŝmiro al Barato, okcidenten tra Nepalo, al Ĉinio, norden al provinco de Gansuo kaj orienten tra Koreio al Japanio, kaj norden tra norda Centra Azio al nordorienta Eŭropo (Eŭropa Rusio). Eventuale ĝi estas rara vaganto en okcidenta Eŭropo. Ĝi reproduktiĝas ĝis 4500 m en orienta Nepalo.
- Vintre: Larĝa suda regiono tra Azio, el duoninsula Barato, orienten al sudorienta Azio kaj Filipinoj.
- Habitato: Malferma kamparo. Vintre en ĉiamverda arbaro, somere en habitatoj de fruktoĝardenoj aŭ arbaroj.
Aspekto
redakti- Grando: ĉirkaŭ 14,5 cm.
- Aspekto: Distinge el aliaj pipioj ĉar estas supre verdecbruna sen strieco kun malhelbruna supre. Superokula strio, duobla blanka flugilstrio kaj eksteraj vostoplumoj blankecaj. Blankeca al sablokolora sube strieca je malhelbruna en brusto kaj flankoj. Kruroj rozkoloraj kaj mallongaj kompare kun aliaj pipioj. Ambaŭ seksoj similaj.[1]
- Kutimaro: Vidata sola aŭ en paroj. Kuras surgrunde serĉe de manĝo aŭ forflugas al arboj kiam estas ĝenata. Flugo salteca kaj ondeca.
- Alvoko: Alaŭdeca kanto kriata dumfluge, simila al tiu de la Arbopipio, sed pli rapida kaj altatona. Sola ciip aŭ spek, ankaŭ simila al tiu de la Arbopipio.
- Manĝo: ĉefe insektoj, herberoj kaj semoj.
Nestumado
redakti- Reprodukta sezono: Majo al julio.
- Nesto: tasfroma konstruita el musko kaj herbo situa surgrunde sub herbotufo aŭ roko. Malferma arbaro aŭ arbustaro.
- Ovoj: 3-5, kutime 4, malhelbrunaj, puntecaj malhele. Kutime du ovodemetadoj.
La scienca nomo de tiu birdo omaĝas la britan ornitologon Brian Houghton Hodgson.
Bildaro
redakti-
Singing at 10500 ft. en Kullu-Manali, Distrikto de Himaĉal Pradeŝ, Barato.
Referencoj
redakti- ↑ Ali, Salim; Sidney Dillon Ripley. (1986/2001) Handbook of the Birds of India and Pakistan, 2a eld.,10 vol., 2‑a eldono, Oxford University Press. Bird Number 1852, vol. 9, p. 247-249.