Historiisto
Historiisto estas homo kiu okupiĝas faknivele pri historio.
Esprimo
redaktiPrincipe la nocio rilatas al la historioscienco (alternativa vorto: historiologio). Tamen oni uzas la vorton ‚‚historiisto’’ ofte ankaŭ por ĉiuj aliaj homoj kiuj okupiĝas pri historio.
Pli vasta estas la vorto ‚‚historiografo’’: tia homo verkas pri historio, sed ne nepre faknivele. Precipe oni uzas la vorton por antaŭmodernaj aŭtoroj, kiuj ankoraŭ ne vivis en tempo de moderna historioscienco. Herodoto aŭ Gregorio de Tours estu nomataj historiografoj, sed ne historiistoj.
Eduko kaj profesio
redaktiLa historioscienco estas universitata fako, kiu povas aspekti malsame laŭ la landoj kaj la universitatoj unuopaj. Kutime oni devas studi plurajn jarojn ĝis oni rajtas partopreni al ekzameno kaj ricevi diplomon. Kelkaj studentoj studas historion kiel kromfakon, dum la ĉeffako estas alia.
Multaj historiistoj laboras kiel instruistoj (en ordinaraj lernejoj aŭ altlernejoj) aŭ kiel kunlaborantoj de muzeoj kaj similaj institucioj. Krome historiistoj povas esti ĵurnalistoj aŭ havi alian laboron kiu postulas homon kun ĝeneralaj, vastaj scioj kaj la kapablo umi kun tekstoj.
Specoj de historiistoj
redaktiLa historiistojn oni povas dividi laŭ iliaj fakoj kaj temoj, ekzemple la historiiston pri antikvo disde la historiisto pri moderna tempo; la historiiston pri politika historio (politikhistoriiston) disde la historiisto pri socia historio (socihistoriiston).
Tre speciala historiisto estas arkeologo, kiu okupiĝas pri neskribaj restaĵoj. Pro la natursciencaj metodoj necesaj lia laboro sufiĉe malsamas de la „kutimaj“ historiistoj, kiuj laboras ĉefe pri tekstoj.
Famaj historiistoj
redaktiListo de helenlingvaj historiistoj
redakti[Evidente ordigita laŭ alfabeta ordo, kvankam eventuale ordigebla listo, defaŭlte konologie ordigita kaj reordigebla laŭalfabete, pli praktikus]
Nomo | naskiĝis | mortis |
---|---|---|
Akusilao de Argoso (Ἀκουσίλαος) | 2-a duono de la 6-a jarcento a.K. | 1-a duono de la 5-a jarcento a.K. |
Antioĥo de Sirakuzo (Ἀντίοχος ὁ Συρακούσιος) | ĉirkaŭ -423 | |
Apiano de Aleksandrio (Ἀππιανὸς Ἀλεξανδρεύς) | 2-a jarcento | |
Ariano el Nikomedio (Άρριανός, Lucius Flavius Arrianus) | ĉ. 95 | 175 |
Aristobulo de Kasandrea (Αριστόβουλος ο Κασσάνδρειoς) | 1-a duono de 4-a jarcento a.K. en Kasandrea (Κασσάνδρεια) | -301 |
Cassius Dio | 155 en Nikaia en Bitinio | post 229 |
Dinon el Kolofono (Δίνων ) | 4-a jarcento a.K. | |
Diodoro (Διόδωρος ὁ Σικελιώτης) | 1-a jarcento a.K. | |
Dionizo de Halikarnaso (Διονύσιος Ἁλικαρνασσεύς) | 54 a.K. | 7 a.K. |
Eforo de Kimo (Ἔφορος ὁ Κυμαῖος) | ĉ. -400, Kime (Κύμη) | -330 |
Ferekido de Ateno (Φερεκύδης ὁ Ἀθηναῖος) | 2-a duono de la 6-a jarcento a.K. | 1-a duono de la 5-a jarcento a.K. |
Filino de Akragaso (Φιλῖνος de Ἀκράγας, nun Agriĝento) | 3-a jarcento a.K. | |
Hekateo el Mileto (Ἑκαταῖος ὁ Μιλήσιος) | -560 | ĉ. -485--475 |
Hekateo de Abdero (Εκαταίος ο Αβδηρίτης) | 2-a duono de la 4-a jarcento a.K. | 3-a jarcento a.K. |
Helaniko de Lesbo (Ἑλλάνικος) | ĉ. -490/-480 Mitileno (Lesbo) | ĉ. -400 en Περπερηνή Perperene (Misía Μυσία) |
Herodianos (Ἡρωδιανός) | ĉ. 178, verŝajne Sirio | ĉ. 250 |
Herodoto (Ἡρόδοτος) | ĉ. -484, Halikarnaso | ĉ. -425 |
Hieronimo de Kardio (Ἱερώνυμος ὁ Καρδιανός) | ĉ. -360 | post -272 |
Hipiso de Reggio Calabria (Ίππυς ο Ρηγίνος, Hippis ho Riginos) | ĉ. -497 | ĉ. -425 |
Ĥarono de Lampsako (Χάρων ο Λαμψακηνός) | ĉirkaŭ 480--477 | 2-a duono de la 5-a jarcento a.K. |
Iono de Ĥio (Ίων ο Χίος) | ĉ. -480 | ĉ. -422 |
Kalisteno de Olinto (Καλλισθένης Kallisthénēs) | ĉ. -370 | ĉ. -327 |
Kleitarĥo (Κλείταρχος Kleítarĥos) | 4-a/3 jarcento a. K. | |
Ksanto de Lidio (Ξάνθος ο Λυδός) | 5-a jarcento a.K. | |
Ksenofono el Ateno (Ξενοφῶν) | ĉ. 426 a. K. | post 355 a. K. |
Ktezio de Knido (Κτησίας, Ktesias) | 2-a duono de la 5-a jarcento a.K. | 1-a duono de la 4-a jarcento a.K. |
Luko la evangeliisto (לוקא, Λουκᾶς) | 1-a jarcento | |
Megasteno (Μεγασθένης) | ĉ. -350 | ĉ. -290 |
Quintus Fabius Pictor | ĉ. -254 | ĉ. -201 |
Paŭzanio (Παυσανίας, Pausanias) | ĉirkaŭ 115 (Malgranda Azio) | ĉirkaŭ 180 |
Plutarĥo (Πλούταρχος) | ĉ. 46 en Χαιρώνεια Chaeronea, romia provinco Achaea (Aĥeo) | ĉ. 100 |
Polibio (Πολύβιος) | ĉ. -201 en Megalopolis sur Peloponezo | ĉ. -120, Loko nekonata |
Strabono (Στράβων) | ĉ. -63 en Amaseia en Ponto (Άμάσεια, nun Amasya en Turkio) | post 23 (26?) n. E.) |
Teopompo de Ĥio (Θεόπομπος) | ĉ. 378/-377 sur Ĥio | inter 323 kaj -300 en Aleksandrio |
Tucidido (Θουκυδίδης, Tukidides) | ĉ. 460 a. K. | inter -399 kaj -396 |
Romiaj historiistoj kaj arkivistoj
redaktiNomo | naskiĝis | mortis |
---|---|---|
Cremutius Cordus (Aulus Cremutius Cordus) | 25 | |
Floruso (Publius Annius Florus) | 2-a jarcento | |
Jozefo Flavio | 37/38 en Jerusalemo | ĉ. 100 |
Julio Cezaro (Gaius Iulius Caesar, Kajo Julio Cezaro) | 13-a de julio 100 a.K. en Romo | 15-a de marto 44 a.K. |
Junianus Justinus | ||
Katono la Maljuna (Marcus Porcius Cato Censorius) | 234 a.K. en Tusculum | 149 a.K. en Romo |
Marius Maximus | ĉ. 165 n. e. | ĉ. 230 n. e. |
Neposo (Cornelius Nepos) | ĉ. 100 a.K. | ĉ. 25 a.K. |
Quintus Curtius Rufus | supozeble 1-a jarcento | |
Pamphila | ||
Pompeius Trogus | colspan="2" align="center" | 1-a jarcento a.K. |
Suetonio (jen laŭ PIV, je plene nomo Gaius Suetonius Tranquillus) | inter 70 kaj 75 p.K. | ĉ. 130-140 p.K. |
Salustio (Gaius Sallustius Crispus) | 1-a de oktobro -86 en Amiternum (nun parto de La-Aglo) | 13-a de majo -35 en Romo |
Tacito (Tacitus) | ĉ. 55 | post 115 |
Tito Livio (Titus Livius Patavinus) | ĉ. -59 en Patavium, nuntempe Padovo | ĉ. 17 p.K. en Patavium |
Velleius Paterculus | ĉ. 19 a.K. | ĉ. 31 p.K. |
Malfruantikaj historiistoj (de ĉirkaŭ 300 ĝis 600 n. e.)
redaktiNomo | naskiĝis | mortis |
---|---|---|
Agathias (Αγαθίας ο Σχολαστικός) | ĉ. 536 en Μυρίνα (Mirina), Eolio | ĉ. 582 en Konstantinopolo |
Amiano Marĉelino (Ammianus Marcellinus) | ĉ. 330 Antioĥio | ĉ. 395 verŝajne en Romo |
Eŭnapio de Sardeso (Εὐνάπιος Eunápios, lat. Eunapius) | 345 | 420 |
Eŭtropio | 4-a jarcento | |
Eŭzebio de Cezareo | 260-264 | 337-340 |
Johannes Malalas | ĉ. 490 en Antioĥio | ĉ. 570 en Konstantinopolo |
Jordanes | supozeble 552 | |
Kasiodoro (Cassiodorus) | ĉ. 490 en Scylaceum (nun Squillace) | ĉ. 583 |
Marcellinus Comes ("grafo Marcellinus") | post 534 | |
Menander Protektor | 6-a jarcento | |
Olimpiodoro el Tebo (Olympiodorus, Ὀλυμπιόδωρος ὁ Θηβαῖος) | 5-a jarcento | |
Philostorgios (Philostorgius, Φιλοστόργιος) | ĉ. 368 en Borissos (Βορισσος), Kapadokio | verŝajne post 433 |
Priskos (Priscus Panites, Πρίσκος) | Πάνιον, Panion en Trakio | ĉ. 472 |
Prokopio el Cezareo (Προκόπιος, Procopius Caesariensis) | ĉ. 500 | ĉ. 562 |
Teofilakto Simokato (Θεοφύλακτος Σιμοκάττης) | frua 7-a jarcento | |
Zozimo de Palestino (Ζώσιμος) | 2-a duono 5-a jarcento | 1-a duono 6-a jarcento |
Historiistoj de Bizanco
redaktiNomo | naskiĝis | mortis |
---|---|---|
Anna Komnena (Ἄννα Κομνηνή) | 1083 en Konstantinopolo | ĉ. 1154 |
Johano Skilitces (Ιωάννης Σκυλίτζης) | 2-a duono de 11-a jarcento | |
Mikaelo Psellos (Μιχαήλ Ψελλός) | 1017-1018 en Konstantinopolo | 1078 |
Nikeforo Brienio (Νικηφόρος Βρυέννιος) | 1062 en Orestias (Adrianopolo) | 1137 en Konstantinopolo |
Niketas Choniates (Νικήτας Χωνιάτης) | ĉ. 1150 en Ĥonaj (Χωναι, Frigio) | ĉ 1215 en Niceo (Νίκαια Nikaia, nun İznik) |
Teofano Homologeto (Θεοφάνης Ομολογητής) | ĉ. 760 en Konstatinopolo | 817 aŭ 818 sur Samotrako (Σαμoθράκη) |
En mezepoko:
En nova epoko:
Esperantistaj historiistoj
redaktiHomoj, kiuj laŭprofesie aŭ laŭstude estas/is historiistoj kaj kiuj estas/is esperantistoj aŭ okupiĝis pri Esperanto-historio:
- Edmond Privat (1889-1962)
- Ulrich Lins (1943-)
- Ziko van Dijk (1973-)