Homo sovieticus
Homo sovieticus (en latinaĉo „soveta homo”) – laŭ Miĥail Heller la nocio funkcianta komence en Sovetunio kiel difino de laŭvica etapo de evoluo de la homo (Homo sapiens) formiĝinta danke al sukceso de la marksisma socia eksperimento.
Samtempe la nocio komencis funkcii samizdate kiel priskribo de pligrandiĝanta proceso de senmoraligo de komunista socio. En 1982 rusa elmigrinta verkisto kaj sociologo Aleksandr Zinovjev verkis samtitolan libron, ligantan raporton kun provo analizi spiritstaton de rusaj elmigrintoj en Francio „infektitaj” per komunismo. Zinovjev formulis ankaŭ akronimon homosos (ruse: гомосос) laŭ la soveta novparolo. Simila signife termino en la rusa slango estas sovok (ruse: совок). Laŭ Zinovjev „ecoj de la soveta socio estas: nedifineblo, flueco, ŝanĝemo, plursignifeco en ĉio. Ĝi konsistas el ĝelaj unuopuloj kaj mem rememorigas ĵeleon. Tio estas socio de kameleonoj, entute estante giganta kameleono”.
Literaturo
redakti- S. Courtois, N. Werth, J.L. Panné, A. Paczkowski, K. Bartosek, J.L. Margolin, Czarna Księga komunizmu. Zbrodnie, prześladowania, terror (Nigra libro de komunismo. Krimoj, reprezalioj, teroro), Prószyński i spółka, Warszawa 1999.
- Józef Tischner, Etyka solidarności (Etiko de Solidareco) kaj Homo sovieticus, Społeczny Instytut Wydawniczy Znak, Krakovo 1992, ISBN 83-240-0588-9
- Aleksandr Zinovjev, Homo sovieticus. Eldonejo je la nomo de Oktobra Degelo, 1986, ISBN 0-87113-080-7
- S. Piasecki, ZAPISKI OFICERA ARMII CZERWONEJ (Notoj de la oficiro de Ruĝa Armeo), ISBN 83-88736-26-4