Huangŝi
Huangŝi, ĉine 黄石 / 黃石 estas metropolo en centra Ĉinio kiu estas la dua plej granda urbo en Hubejo post Wuhan kaj havas pli ol 2,5 milionojn da loĝantoj. Ĝi situas ĉirkaŭ 100 kilometrojn sudoriente de la provinca ĉefurbo Vuhano (Wuhan).
Huangŝi | |||
---|---|---|---|
departemento-ranga urbo urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 435000 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 471 700 (2019) [+] | ||
Loĝdenso | 541 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 12′ N, 115° 2′ O (mapo)30.20178115.03262Koordinatoj: 30° 12′ N, 115° 2′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 4564,56 km² ( 456 456 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Huangshi [+] | |||
La municipo administras ankaŭ la proksimajn distriktojn kaj la apartenaĵojn.
Geografio
redaktiHuangŝi etendiĝas en centra parto de la lando laŭ Jangzio. Vuhano troviĝas 100 km.
Ekonomio
redaktiEn Huangŝi okupiĝas pri metalurgioj, teksaĵoj, elektronikoj, medikamentoj, kemiaĵoj kaj nutraĵoj. La norda parto de la distrikto estas unu el la centroj de la mineja industrio (fero kaj ŝtalo) en Ĉinio. La suda distrikto Yangxin estas pli kampara.
Klimato
redaktiHuangŝi havas subtropikan klimaton kun influo de musono. En la urbo la averaĝa jara temperaturo estas 17 °C. Jare pluvas po 1400 mm. Inter decembro kaj februaro neĝas.
Trafiko
redaktiHuangŝi estas ligita al aŭtovojo kaj fervojo.
Aŭtovoje necesas unu horo inter Huangŝi kaj Wuhan kaj ok horoj por atingi Ŝanhajon.
La fervoja sistemo Huangŝi estas ligita oriente kun la linio Pekino-Honkonga, kaj okcidente kun la linio Pekino-Kantono.
La haveno Huangŝi, ĉe Jangzio estas nacia haveno de kategorio A, malfermita al eksterlandaj ŝipoj.
Turismo
redaktiHuangŝi havas belajn naturajn pejzaĝojn kun rimarkindaj lagoj kaj montoj. La urbo estas ĉirkaŭita de montoj kaj limas al la rivero Jangzio. Inter la plej famaj lokoj menciindaj estas la Kaverno Feiyun kaj Lago Cihu.
La malnova orienta kavo de la ferminejo Daye funkcianta ĝis 2000, estis transformita en nacian parkon (黄石国家矿山公园), kie vizitantoj povas malkovri diversajn minejajn metodojn kaj ekipaĵojn[1].
Kulturo
redaktiHubeia Esperanto-Asocio anoncis sian pretecon gastigi la 15-an tutlandan kongreson en la urbo Huangŝi[2].
Bildaro
redaktiReferencoj
redakti- ↑ (angla) Li Jing: "Mining for tourism in Hubei" arkivo, China Daily.
- ↑ (eo) Xie Ruifeng, Chen Ji: "Ĉinio: Nova epoko, novaj taskoj kaj nova progreso", La Ondo de Esperanto, p.17 , n-ro 1, 2023
- Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ tuta traduko de la artikolo Huangshi en la angla vikipedio, listo de aŭtoroj.
Eksteraj ligiloj
redakti(zh, en) Oficiala retejo