Ĉi tiu artikolo temas pri 32-bita arkitekturo de procesoroj de Intel. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Ia.

IA32 estas arkitekturo de procesoro de 32 bitoj de Intel (Intel Architecture 32). Ĉi tiu procesoroj estas la plej uzataj procesoroj en persona komputilo. Ĉefa trajto de la arkitekturo estas uzo de 32-bita adresa spaco de datena memoro (ekz ĉefmemoro).

La unua procesoro de IA-32 estis 80386, poste Intel kreis 80486, Pentium (aŭ 586), Pentium II (aŭ 686), Pentium III kaj Pentium 4. Iuj uzas la komunan nomon "x86-32".

La nombro 32 distingas tiun arkitekturon de antaŭaj 16-bitaj kaj postaj 64-bitaj procesoroj. Kvankam tiuj tri specoj estas fundamente malsamaj, la pli altaj posedas reĝimon por funkcii kongrue kun la malpli altaj.

La procesoro 80386 estis kreita en 1985. Dudek jarojn poste tiu instrukciaro ankoraŭ vivas; plialtigitaj taktfrekvencoj kaj mikro-paraleligo tre rapidigis ĝian ruladon.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES