Internacia Unio de Teoria kaj Aplika Kemio
La Internacia Unio de Teoria kaj Aplika Kemio, mallongigita IUTAK (traduko, angle International Union of Pure and Applied Chemistry, akronimo IUPAC) estas internacia, ne-registara organizo fondita en 1919 dediĉita al la antaŭigo de kemio, kaj donas sciencajn rekomendojn pri multaj temoj de kemio, ekzemple terminologio kaj mezurado. Ĝi estas membro en ICSU, la Internacia Konsilio de Scienco.
Internacia Unio de Teoria kaj Aplika Kemio | ||
---|---|---|
erudicia societo eldonejo | ||
Komenco | 1919 vd | |
Sidejo | Zuriko | |
Agareo | ||
Lingvoj | ||
Filioj | Kunlaborada Grupo de IUTAK kaj IUTAF vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Ĝi estas la ĝenerale agnoskata aŭtoritato pri la nomado de kemiaj kombinaĵoj, kaj normigas literumadon kiam estas disputo. Ekzemple, komitato de IUTAK decidis ke estas preferinde la usona literumado de sulfuro (sulfur) anstataŭ la brita (sulphur), kaj ke brita aluminium (aluminio) estas pli konkorda kun aliaj metaloj (kiuj finiĝas per '-ium') ol la usona aluminum.
La sveda Nobel-premianto kaj biokemiisto Arne Tiselius estis prezidanto de IUTAK 1951–1955.[1]
Fontoj
redakti- ↑ Nobel Lectures, Chemistry 1942-1962, Elsevier, Amsterdam, 1964