Iannis Xenakis
Iannis XENAKIS aŭ Janis ZENAKIS (en la greka alfabeto: Ιάννης Ξενάκης; naskiĝis la 29-an de majo 1922 en Brăila, Rumanio; mortis la 4-an de februaro 2001 en Parizo) estis rumanidevena greka-franca komponisto kaj arkitekto, kiu plejparte vivis en Francio, kaj grava kontribuanto al muzika modernismo. La muzikon de Xenakis forte stampis lia intereso pri matematikaj kaj akustikaj regularoj. El hazardaj (stokastikaj) fenomenoj, kiaj pluvo, homamaso aŭ abelaro, li evoluigis ekde 1954 propran muzikstilon, la stokastan muzikon. Krome Xenakis provis realigi en siaj komponaĵoj procedojn kaj ekkonojn de la ludoteorio, aroteorio kaj la nombroteorio.
En 1997 li ricevis la Kyoto-Premion, en 1999 la Poluspremion, neoficiale rigardatan kiel Nobelpremio pri muziko.
Literaturo
redakti- Iannis Xenakis, Formalized Music. Thought and Mathematics in Music (Musique formelles, 1963), Hillsdale-New York 1992, ISBN 1-57647-079-2.
Eksteraj ligiloj
redakti- Informoj pri Iannis Xenakis en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- [1] angle, france