Ifrikio
Ifrikio (arabe إفريقية, ifrikiJA) estis historia regiono en norda Afriko (35° 00′ N 7° 00′ O / 35.000 °N, 7.000 °O (mapo)), ampleksanta la nunajn okcidentan Libion, Tunizion, kaj orientan Alĝerion. Ĝi inkluzivis la iaman romian provincon Afriko, kies nomon ĝi heredis. Ĝi etendiĝis de Mediteraneo ĝis la salaj marĉoj nomataj el-Ĝerid kaj la duondezertaj regionoj ĉe la norda rando de Saharo. La ĉefurbo estis Kajruano. Ifrikio ankaŭ konkeris kaj regis dum iom da tempo la insulojn Sardio kaj Sicilio, en ĉi-lasta establante emirlandon, kiu daŭris ĝis la alveno de la normandoj.
Ifrikio | |||
---|---|---|---|
Historia regiono | |||
Vilaja, historia lando [+] | |||
Landoj | Alĝerio, Tunizio, Libio | ||
- koordinatoj | 35° 0′ 0″ N, 7° 0′ 0″ O (mapo)357Koordinatoj: 35° 0′ 0″ N, 7° 0′ 0″ O (mapo) | ||
Ifrikio | |||
Vikimedia Komunejo: Ifriqiya [+] | |||
Regantoj de Ifrikio
redakti- Muaŭija ibn Hudaiĝ al-Kindi as-Sakuni (regis en Barqa), 665-666
- Okba ibn Nafii al-Fihri, 666-674 - Kajruano fondiĝis (670)
- Abu al-Muhaĝir Dinar, 674-681
- Okba ibn Nafii al-Fihri, (restarigita), 681-683
- (Berbera ĉefo Kusajla okupis Kajruanon, 683-686)
- Zohair ibn Kais al-Balaŭi, 683-689
- Hasan ibn al-Numan al-Gasani, 689-703
- Musa ibn Nusair al-Lakmi, 703-715
- [ Abd Allah ibn Musa provizore regis en Kajruano, dum Musa pasloĝis en Hispanio, 712-715 ]
- Muĥamad ibn Jazid, 715-718
- Ismail ibn Abd Allah ibn Abi al-Muhajir, 718-720
- Jazid ibn Abi Muslim, 720-721
- Muĥamad ibn Jazid (restarigita), 721
- Biŝr ibn Safŭan al-Kalbi, 721-727
- Obeida ibn Abd al-Raŭman es-Solemi, 727-32
- Okba ibn Kudama (provizora), 732-734
- Obeid Allah ibn al-Habhab al-Maousili, 734-41
- Kultum ibn Ijad al-Kasi, 741
- Balĝ ibn Bisĝr al-Kuŝajri (formale, en Kordovo) kaj Abd al-Raĥman ibn Okba al-Gafari (fakte, en Kajruano), 741-42
- Handala ibn Safŭan al-Kalbi, 742-44
Vidu ankaŭ
redaktiFontoj
redakti- Ibn Ĥaldun, Histoire des Berbères et des dynasties musulmanes de l'Afrique; traduite de l'arabe par le baron de Slane; nouv. éd / pub. sous la direction de Paul Casanova, et suivie d'une bibliographie d'Ibn Khaldoun. 4 vols. Paris: P. Geuthner, 1925-34.
- Julien, Charles-André, Histoire de l'Afrique du Nord, des origines à 1830, édition originale Paris: Payot, 1931, réédition Payot, Paris, 1961