Instituto Marx–Engels–Lenin
La Instituto Marx–Engels–Lenin, establita en Moskvo en 1919 kiel la Instituto Marx–Engels (ruse Институт К. Маркса и Ф. Энгельса), estis sovetuniaj biblioteko kaj arkivo ligita al la Komunista Akademio. La Instituto estis poste ligita al la reganta Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio kaj servis kiel esplorcentro kaj eldonejo por oficiale publikigitaj verkoj de marksisma pensaro.
Instituto Marx–Engels–Lenin | |||||
---|---|---|---|---|---|
instituto por Maksismo-Leninismo esplora institucio rekonilo | |||||
Komenco | 1919 vd | ||||
Fino | 1991 vd | ||||
Geografia situo | 55° 45′ 45″ N, 37° 36′ 44″ O (mapo)55.762539837.6121851Koordinatoj: 55° 45′ 45″ N, 37° 36′ 44″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Rusio • Sovetunio vd | ||||
Sidejo | Moskvo | ||||
Situo | Tverskoj | ||||
| |||||
Fondinto(j) | David Riazanov vd | ||||
| |||||
La Instituto Marx–Engels kolektis nepublikigitajn manuskriptojn de Karl Marx, Friedrich Engels, Vladimir Lenin kaj aliaj gravaj marksismaj teoriuloj same kiel kolektis librojn, pamfletojn kaj periodaĵojn rilatajn al la socialismaj kaj sindikataj movadoj. Ĉirkaŭ 1930, la instalaĵoj inkludis pli ol 400 000 librojn kaj ĵurnalojn kaj pli ol 5 5000 originalajn kaj fotokopigitajn dokumentojn nur de Marx kaj Engels, kio faris ĝin unu el la plej grandaj institucioj de socialism-rilata materialo en la mondo.
En Februaro 1931, la direktoro de la Instituto Marx–Engels nome David Riazanov kaj aliaj el la stabanaro estis subpremitaj pro ideologiaj tialoj. En Novembro samjare, la Instituto Marx–Engels estis kunigita kun la pli granda kaj malpli fakuleca Lenina Instituto (establita en 1923) por formi la Instituton Marx–Engels–Lenin kaj ties direktoro iĝis Vladimir Adorackij.
La Instituto estis la kunordiga aŭtoritato por la sistemiga organizaĵo de dokumentoj publikigitaj en la plur-volumaj eldonoj de Kolektitaj verkoj de Marx, Engels, Lenin, Stalin kaj nombraj aliaj oficialaj publikaĵoj.
Ĝi estis oficiale nuligita en Novembro 1991, kaj la kerno de ties arkivaj havaĵoj nune hejmas en la sukcedanta organizaĵo, nome la Rusa Ŝtata Arkivo de Soci-Politika Historio (RGASPI).