Ionel Oneț

8 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 7 jan. 2023.

Ionel ONEȚ [ioNEL onEC] (naskiĝis en 1956 en Transilvanio) estas rumana esperantisto. Ekde 1988 li vivas ekster Rumanio.

Ionel Oneț
Ionel Oneț dum la 44-a Malferma Tago de UEA, Aprilo 2016
Ionel Oneț dum la 44-a Malferma Tago de UEA, Aprilo 2016
Persona informo
Naskiĝo 1956
en Transilvanio,  Rumanio
Lingvoj Esperanto
Nacieco rumana
Ŝtataneco Rumanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1981–) Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Postenoj en Esperantujo

redakti

Li eklernis Esperanton en 1981, kaj aktivas en la Esperanto-movado je diversaj niveloj: en sia denaska Rumanio kaj en siaj adoptaj landoj, Usono kaj Nederlando.

Li tradukis en Esperanton el la lingvoj: rumana, angla, franca, romanĉa kaj el Esperanto, franca kaj la angla en la rumanan. Li aperigis kelkajn librojn kaj centojn da materialoj (originalaĵoj kaj tradukaĵoj) en periodaĵoj, en la lingvoj Esperanto, rumana, angla.
Okaze de lia 65-jariĝo, en 2021 la pola eldonejo Ars Libri (Lublin) aperigis lian imponan kolekton de tradukaĵoj (plejparte jam aperintaj en periodaĵoj) el la rumania literaturo Alilingve.

Ekde de 1989 li laboras profesie por Esperanto, unue kiel vicdirektoro de la oficejo de ELNA, ekde majo 2002 ĉe UEA. En 1990 li fondis Eldonejon Bero, ĉe kiu aperas nur verkoj en aŭ pri Esperanto. Li cetere instruis Esperanton kaj prelegis en aŭ pri tiu lingvo en diversaj landoj.

Iama redaktoro de Bukureŝta Informilo, Esperanto USA kaj La Orient-ekspreso, kaj kunredaktoro de ELNA Update.

Verkoj

redakti

Originalaj

redakti
  • Primii pași în esperanto (lernolibro, 1993)
  • ABC de esperanto (informilo, 1994)
  • Alți pași în esperanto (lernolibro, 1997; dua eldono, 2017)
  • Usono nigre-blanke (informlibro, 1998)
  • Dicționar de buzunar esperanto-român și român-esperanto (vortaro, 2002)
  • Esperanto – dicționar pentru începători (vortaro, 2004)
  • Elemente de esperanto pentru românofoni (lernilo, 2011)

Tradukoj

redakti
 
4 * (4 * 4) Rumanaj Poemoj, 1990.
 
4 * (4 * 4) Rumanaj Poemoj, 1990.
  • 4 * (4 * 4) Rumanaj Poemoj (1990)
  • Aforismoj kaj Tekstoj de Constantin Brâncuşi (1994)
  • L' avantaĝo de l' vertebroj (surrealisma poemo de Gellu Naum, 1995)
  • Paĝoj bizaraj (tekstoj de avangarda verkisto Urmuz, 1998)
  • Sep manifestoj DADA (tekstoj de Tristan Tzara, 2001)
  • Gerda Malaperis! – vortlisto/vocabular (2003)
  • Esperanto - manual de limba internațională (A) (lernolibro, 2003)
  • Esperanto - manual de limba internațională (B) (lernolibro, 2004)
  • Reĝino Jokasta (triakta dramo de Constantin Zărnescu, 2004)
  • Ekzile (du noveloj de Mircea Eliade, 2006)
  • Fraŭlino Maitreyi (romano de Mircea Eliade, 2007)
  • Esperanto pri metoda directă (lernolibro de Stano Marček, 2007)
  • Rip Van Winkle (rakonto de Washington Irving, 2009)
  • La monadologio / La demonadologio (Gottfried Leibnitz / Iulian Tănase, 2013)
  • La angla sen instruisto (unuakta komedio de Eugen Ionescu, 2014)
  • Ciuleandra (psikologia romano de Liviu Rebreanu, 2015)
  • Alilingve. Tradukaĵoj el la rumania literaturo. En Esperanton trad. I. Oneţ. Lublin: Ars Libri, 2021. 500p. 24cm. Bind. ISBN 9788363698720. Vera antologio de rumania literaturo: 153 tekstoj de 67 aŭtoroj plus 7 tekstoj apartenantaj al la rumana folkloro.
  • Ĉe la ciganinoj (novelo de Mircea Eliade, 2021)
  • La horo 25 (romano de Constantin Virgil Gheorghiu, 2022)
  • La kardoj de Bărăgan (romano de Panait Istrati, 2023)
  • Ioana Maria (poemaro de Geo Bogza, 2024)
  • Kontribuis unu prozaĵon al Orbito nula 1 (1995)
  • Ofta kunlaboranto al Beletra Almanako

Kunlabore:

  • L' ekzakto de l' ombro (surrealismaj poemoj de Gellu Naum, 1995)
  • Documente esperanto (6 volumoj, 1997-2002)
  • Verkaro (preskaŭ) kompleta (poemoj, kurta prozo, romanoj de Max Blecher, 2018)
  • Anonimaj melankolioj (poemoj de Marinela Dafina, 2019)
  • Precipa kunlaboranto kaj redaktoro de Bibliografie de traduceri din literatura română în limba esperanto (2007)

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES
INTERN 2