István Szamota
hungara arkivisto
István Szamota [iŝtvAn samota], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szamota István estis hungara arkivisto, bibliotekisto. Lia nobela antaŭnomo estis pravigyi [pravidji].
István Szamota | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de julio 1867 en Kunszentmiklós |
Morto | 21-an de novembro 1895 (28-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | historiisto lingvisto arkivisto |
István Szamota[1] naskiĝis la 5-an de julio 1867 en Kunszentmiklós, li mortis la 21-an de novembro 1895 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIstván Szamota frekventis gimnaziojn en Makó, Temeŝvaro kaj Hódmezővásárhely, poste li studis juron en Scienca Universitato de Budapeŝto. Post siaj studoj li laboris en Hungara Tutlanda Arkivo en 1892, en la sekva jaro li vojaĝis eksterlande por esplori en arkivoj aŭ bibliotekoj. Ekde 1894 li laboris en Tutlanda Biblioteko Széchényi, sed en 1895 li mortigis sin.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Bosznia története a legrégibb kortól a királyság bukásáig (traduko, 1890)
- Régi magyar utazók Európában 1532-1770 (1892)
- A Schlägli magyar szójegyzék XV. a század első negyedéből (1894)
- A tihanyi apátság 1055. alapítólevele, mint a magyar nyelv legrégibb hiteles és egykorú emléke (1896)
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM94702;jsessionid=7C1D6FCE2263D1036D1E3B3681BDC4D4 hungarlingva datenaro de muzeo