Itami
Itami, (japane 伊丹市) estas urbego en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en Regiono Kansajo, en Gubernio Hiogo.
Itami | ||
---|---|---|
Flago | Blazono | |
urbo de Japanio, urbego [+] | ||
Lando | Japanio | |
gubernio | Gubernio Hiogo | |
Koordinatoj | 34° 47′ N, 135° 24′ O (mapo)34.784305555556135.40088888889Koordinatoj: 34° 47′ N, 135° 24′ O (mapo) [+] | |
Akvokolektejo | 25 km² (2 500 ha) [+] | |
Areo | 25 km² (2 500 ha) [+] | |
Loĝantaro | 198 522 [+] (1-a de marto 2021) | |
Horzono | UTC+9 | |
Vikimedia Komunejo: Itami, Hyogo [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Demografio
redaktiEn 2022 Itami havis populacion de 197 215. En la 1960-aj jaroj la urbo atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).
Geografio
redaktiItami situas sur ebenaĵo kaj sur tre mildaj deklivoj. Takarazuka troviĝas nur 4, Amagasaki 8, Niŝinomija 10, Aŝija 11, Osako 14, gubernia sidejo Kobeo 22, ĉefurbo Tokio 392 kilometrojn aere laŭ [1].
Historio
redaktiLa areo de nuna Itami estis loĝita jam dum la paleolitiko. Ŝtonaj iloj, tumulojn kaj ceramikaĵoj estis trovitaj en pluraj lokoj ene de la urbolimoj. En la konataj tempoj fortikaĵo (konata ankaŭ kastelo) defendis la lokon kaj la komunumo estis fama bieroproduktejo. En 1889 Itami estis kreita moderna municipo kaj estis levita urbo en 1940. Grandaj partoj de la urbego estis difektitaj en sismo de 1995, sed ĝi estis rapide rekonstruita.
Ekonomio
redaktiEkonomio de Itami konsistas el komerco, industrio kaj agrikulturo, krome la urbego estas signifa navedurbo de Osako. La historia okupiĝo estis produktado de sakeoj, hortikulturoj, kaj aparte de ĉerizoj.
Eduko
redaktiEn Itami la plej altnivela eduko okazas en kampuso.
Klimato
redaktiItami situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 15 °C. La jarpluvo averaĝas 1475 milimetrojn, signifa neĝado ne okazas.
Trafiko
redaktiItami havas bonajn fervojajn kaj ĉefvojajn kontaktojn por helpi la navedantojn. Flughaveno de Osako funkcias ĝuste ĉe Itami.
Vidindaĵoj
redakti- fortikaĵruino
- muzeoj
- preĝejoj
- rozparko
- biblioteko
- festivalo
Ĝemelurboj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans