Iván Kamarás
Iván Kamarás [kamarAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kamarás Iván estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
Iván Kamarás [1] naskiĝis la 22-an de decembro 1972 en Pécs.
Biografio
redaktiIván Kamarás frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, jam tiam li aliĝis al amatoraj aktoroj. Dum la gimnaziaj jaroj li havis rolojn en malgranda teatro en Pécs. Li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1995. Liaj ĉefinstruistoj estis Dezső Kapás kaj István Horvai. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de malgranda teatro en Budapeŝto. Inter 1997 kaj 2009 li apartenis al la Gaja Teatro, poste li vojaĝis al Losanĝeleso. Ekde tiam li vivas alterne foje en Hungario, foje en Usono. Ekde 2012 li instruas en ĵus fondita kinoaktora lernejo en Budapeŝto. Li ricevis premiojn ekde 1996. Li havas 2 filojn.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare:
- Otelo - titolrolo (la unua granda sukceso)
- Reĝo Lear - Edmund
- Romeo kaj Julieta - vira titolrolo
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Lucifer (unu el la ĉefroloj)
- Friedrich Schiller: Maria Stuart - Robert Dudley
- József Katona: Bánk Bán - Ottó
Elektitaj kinejaj filmaj roloj
redakti- Karolo la Granda (filma versio) - Pipino la pli juna debuto en filmo
- A miniszter félrelép (1997) - Marosi Róbert
- Le a fejjel! (2005) - murdisto
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
redakti- Mohács (1996) - Ludoviko Jogajlido
- Beugró (2009)
- Tömény történelem (serio, 2016)
Dubladaj roloj
redakti- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Heath Ledger kaj aliaj