Ján Čarnogurský
Ján ČARNOGURSKÝ (naskiĝinta la 1-an de januaro 1944 en Bratislavo) estas slovaka advokato kaj politikisto. Inter 1991 kaj 1992 li estis ministroprezidanto de Slovakujo kaj fondis kaj estris (1990-2000) la kristandemokratian partion Kresťanskodemokratické hnutie (KHD).
Ján Čarnogurský | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ján Čarnogurský | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1944 (80-jaraĝa) en Bratislavo | ||||
Lingvoj | slovaka vd | ||||
Ŝtataneco | Slovakio Ĉeĥoslovaka socialisma respubliko Ĉeĥoslovakio vd | ||||
Alma mater | jura fakultato de la Universitato de Karolo vd | ||||
Partio | Kristandemokratia Movado vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Pavol Čarnogurský vd | ||||
Gefratoj | Ivan Čarnogurský (en) kaj Marina Carnogurska (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto advokato vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiPost studo de jursciencoj je Prago kaj Bratislavo li ekadvokatis en Bratislavo en la 1971-a jaro. Li estis unu el la ĉefaj personoj de kristana-katolika rezistado kontraŭ la komunisma reĝimo kaj defendis antaŭtribunale multajn persekutitojn. Pro tio li arestitis en la 14.8.1989. En decembro 1989 li iĝis ministro pri internaj aferoj en la unua kabineto de Marián Čalfa. Čarnogurský iĝis estro de KHD en 1990. Inter aprilo 1991 kaj junio 1992 li estis registarestro de Slovakujo kaj ekde 1998 li justicministris. Okaze de voĉdono inter la kabinetanaro pri la slovakuja sinteno pri Kosova milito li detenis sin[1] Čarnogurský favoris aliĝon de Slovakujo al defendunio NATO pro la neplueblo esti bombade atakata fare de NATO.[2]
En 2002 deklaris li retiriĝon el politikaj aferoj.[3] Post tio li reprenis la advokatan laboron. Lian postenon de partiestron ekhavis en 2002 Pavol Hrušovský. Čarnogurský ankaŭ ĉefis ĉe Slovaka-Rusa Societo en 2010.[4] Germanlingvie li estas konata ankaŭ danke al verkado por la surreta gazeto "Solon-line".[5] En marto 2014 li kandidatis por prezidanteco slovakia kiel sendependulo gajnante 0,64 % de la voĉoj.
Patro lia Pavol Čarnogurský estis grava membro de la partio de Andrej Hlinka kaj fervora kontraŭkomunisto.[6]
Verkoj
redakti- Trpeli za vieru (1991)
- Videné od Dunaja (1997): kun paroladoj kaj artikoloj liaj
- Pri falo de komunismo en Ĉeĥoslovakio. angle
Honoroj
redaktiEn 2011 Adalbert-fondaĵo en Krefeld aljuĝis al li Adalbert-premion. Ján Čarnogurský krome estas honora kavaliro de la habsburga Sankta-Georgo-Ordeno.
Eksteraj ligiloj
redakti- Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Ján Čarnogurský en Vikimedia Komunejo
- Blogo persona Arkivigite je 2022-01-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Biografio sur slovaka registarpaĝaro
- Gazetara artikolkolekto pri la politikisto
- "Ján Čarnogurský: Veril som, že z bývalého disidenta by mohol byť dobrý prezident" – intervjuo en 2018
- "Pre mňa sa komunizmus skončil. A ja som patril k víťazom" (2019)
Notoj
redakti- ↑ Hannes Hofbauer/David X. Noack: Slowakei: Der mühsame Weg nach Westen, Vieno 2012, p. 170. ISBN 978-3-85371-349-5
- ↑ Gabriele Matzner-Holzer dum evento de BISLA en Bratislavo, 30.1.2013
- ↑ Čarnogurský calls it quits Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine Ĉe: “The Slovak Spectator”, 4.1.2002
- ↑ https://web.archive.org/web/20100402081326/http://de.rian.ru/world/20100331/125699803.html
- ↑ http://www.solon-line.de
- ↑ "Čarnogurský: Môj otec veril v zázrak - slovenský národ" Ĉe: sme.sk, 31.8.2011