József Boros (kuracisto)
hungara-germana internisto
BOROS József [pr. boroŝ] (naskiĝis la 17-an de oktobro 1890 en Arado, mortis la 11-an de novembro 1962 en Saarbrücken) estis hungara-germana kuracisto, internisto, universitata profesoro.
József Boros | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de oktobro 1890 en Arad |
Morto | 11-an de novembro 1962 (72-jaraĝa) en Sarbruko |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario Okcidenta Germanio |
Okupo | |
Okupo | internisto hematologo kuracisto universitata instruisto |
Kariero
redaktiBoros sian diplomon havigis en la universitato Budapeŝto (1913). En 1938 li iĝis direktoro de la kliniko pri internaj malsanoj. En decembro 1944 li forlasis Hungarion kaj loksidiĝis en Germanio. En la universitato de Halle li estis ankaŭ rektoro. Ekde 1948 li prelegis en la Universitato Eŭropo en Saar-regiono. Ekde 1950 ĝis 1962 li estis en Saarbrücken direktoro-profesoro de la universitata kliniko de la Saar-regiono.
Verkoj
redakti- Haematologia (Bp., 1935);
- A helyes táplálkozás (kun Ervin Kolta, Bp., 1940);
- Lehrbuch der klinischen Hämatologie (kun Béni Boros, Walter Franz, München-Gräfelfing, 1960).
Fonto
redakti- Magyar Életrajzi Lexikon