J. William Fulbright
James William FULBRIGHT (9a de aprilo, 1905 – 9a de februaro, 1995) estis Usona Senatano reprezentanta Arkansason el januaro 1945 ĝis sia rezigno en decembro 1974. Fulbright estas la plej longdaŭre servanta proparolanto en la historio de la Usonsenata Komitato pri Eksteraj Rilatoj. Suda Demokrato kaj firma partiano de plurflankismo, li subteni la kreadon de Unuiĝintaj Nacioj kaj estis subskribanto de la Sudusona Manifesto. Fulbright ankaŭ estis opozicianto de la Makartismo kaj de la Komitato pri Kontraŭusona Aktiveco kaj poste iĝis konata pro sia opozicio kontra la usona eniro en la Vjetnama Milito. Liaj klopodoj por establi internacian interŝanĝan programon finfine rezultis en la kreado de programo por stipendioj kiuj portas lian nomon, nome "Fulbright Program".
Verkoj
redakti- Fulbright, J. William. (1947) The Works of the Mind: The Legislater. Chicago: University of Chicago Press. OCLC 752682744.
- The Arrogance of Power, New York: Random House, 1966, (ISBN 0-8129-9262-8)
- (1971) The Pentagon Propaganda Machine. New York: Vintage Books.
- (1963) Prospects for the West, William L. Clayton Lectures on International Economic Affairs and Foreign Policy. 1962/1963. Harvard University Press.
- (1964) Old Myths and New Realities and Other Commentaries. Random House.
- (1972) The Crippled Giant;:American foreign policy and its domestic consequences. Harvard University Press.
- Fulbright, J. William. (1989) The Price of Empire. Pantheon.