Jacques Chaban-Delmas
Jacques CHABAN-DELMAS [ʒak ʃabɑ̃ dɛlmas], ofte kromnomita "Chaban", naskonome Jacques Delmas (naskiĝis la 7-an de marto 1915 en la 13-a arondismento de Parizo, mortis la 10-an de novembro 2000 en la 7-a arondismento de Parizo), estis franca rezistanto, Brigada generalo kaj ŝtatisto. Li estis ĉefministro de la 20-a de junio 1969 ĝis la 5-a de julio 1972.
Konsiderita unu el la Barons du gaullisme ("baronoj de gaŭlismo"), li estis precipe urbestro de Bordeaux de 1947 ĝis 1995, ministro sub la Kvara Respubliko kaj prezidanto de la Nacia Asembleo trifoje inter 1958 kaj 1988.
Ĉefo de registaro sub la prezido de Georges Pompidou, li rekomendis Nouvelle société ("Novan Societon"), de centrisma kaj socia inspiro. Gaulista kandidato en la prezidanta baloto de 1974, sekvante la morton de Georges Pompidou, li alfrontis konkuradon de la liberalulo Valéry Giscard d’Estaing kaj estis eliminita en la unua raŭndo.