James Doohan
James Montgomery Doohan (1920 - 2005) estis kanada aktoro kaj voĉaktoro plej konata por sia rolo kiel Montgomery Scott en la televida kaj filmaj serioj Star Trek.
James Doohan | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 3-an de marto 1920 en Vankuvero | ||||
Morto | 20-an de julio 2005 (85-jaraĝa) en Redmond | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Pneŭmonito vd | ||||
Tombo | Puĝeta Fjordo Internacia Kosmostacio vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Kanado vd | ||||
Alma mater | Neighborhood Playhouse School of the Theatre (en) Sarnia Collegiate Institute and Technical School (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | televida aktoro sciencfikcia verkisto voĉaktoro romanisto filmaktoro aktoro militisto vd | ||||
Aktiva dum | 1952–2005 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiDohan militservis ĉe kanada armeo kiel infanteria soldato kaj kiel piloto. Li batalis en Eŭropo dum 2-a Mondmilito, inkluzive partoprenis la invadon de Normandio dum D-Tago, en kiu li estis vundita.
Post la milito, li havis ampleksan sperton agante en radio kaj televido, kio kondukis al lia rolo kiel Scotty. Li aperis, interalie en televidserioj The Twilight Zone, GE True, Hazel, The Outer Limits, The Fugitive, Bewitched, The Man from U.N.C.L.E. kaj Bonanza.
Post la nuligo de la origina serio de Star Trek, Doohan limigite sukcesis trovi aliajn rolojn; li revenis por ludi la karakteron en la Star Trek: The Animated Series kaj la filmoj de Star Trek. Li ankaŭ aperis dum 1970-aj jaroj en epizodoj de Fantasy Island, Daniel Boone kaj Magnum, P.I. kaj filmoj Pretty Maids All in a Row produktita de Gene Roddenberry kaj Man in the Wilderness (1971).