Jan HIRSZ el Żukowo (naskiĝis la 1-an de julio 1891 en Kielno (distrikto Wejherowo), mortfalis la 17-an de septembro 1920 apud Kamień Królewski) – substandardisto de infanterio de Pola Soldataro.

Jan Hirsz
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1891 (1891-07-01)
en Kielno, Pomeranian Voivodeship
Morto 17-an de septembro 1920 (1920-09-17) (29-jaraĝa)
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo oficiro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Kiel oficiro de la 66-a Kaŝubia Regimento de Infanterio batalis en la pola-bolŝevika milito. La 17-an de septembro 1920 la regimento atakis rusojn en Kamień Królewski. Reprenitan vilaĝon la regimento ne povis pluteni pro kelkobla supereco de la malamiko. Dum retiriĝo mortfalis heroe substandardisto Hirsz, kiu vidante, ke la malamiko okupas flankajn postenojn, prenis pezan maŝinpafilon kaj sola per pafado haltigis la malamikon, rezulte de kio savis la 2-an batalionon de la pereo.

Postmorte estis avancita ĝis subleŭtenanto kaj distingita per Arĝenta Kruco de la Milita Ordeno Virtuti Militari.

Bibliografio

redakti
  • Wacław Jankiewicz, Zarys historii wojennej 66-go Kaszubskiego Pułku Piechoty im. Marszałka J. Piłsudskiego (Skizo de milita historio de la 66-a Kaŝubia Regimento de Infanterio je la nomo al Marŝalo Józef Piłsudski), Varsovio 1929
  • Lista strat Wojska Polskiego. Polegli i zmarli w wojnach 1918-1920 (Perdo-listo de Pola Soldataro. Mortfalintoj kaj mortintoj en militoj 1918-1920) Wojskowe Biuro Historyczne, Warszawa 1934

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES
os 2