Jan Kubelík
Jan Kubelík (naskiĝis la 5-an de julio 1880 en Prago - mortis la 5-an de decembro 1940 en Orlové, Slovakio) estas ĉeĥa violonisto kaj komponisto, patro de Rafael Kubelík.
Jan Kubelík | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de julio 1880 en Michle |
Morto | 5-an de decembro 1940 (60-jaraĝa) en Podolí |
Tombo | tombejo de Vyšehrad |
Loĝloko | Birth house of Jan Kubelík |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio Protektorato Bohemio kaj Moravio |
Alma mater | Praga konservatorio |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Anna Julie Marie Széll von Bessenyö (en) |
Infano | Rafael Kubelík |
Parencoj | Petr Kubelík (en) (prapranepo) |
Okupo | |
Okupo | komponisto violonisto kolektanto |
La violonludon li lernis komence de sia patro, en 1892-1898 en la praga konservatorio (violonon ĉe Otakar Ševčík, komponado ĉe Josef Bohuslav Foerster kaj aliaj). Ekde 1900 li koncertis kun grandaj sukcesoj en la tuta mondo - krom Eŭropo en Turkio, Palestino,Hindio, Ĉinio, Japanio, Novzelando; ekzemple Norda, Meza kaj Suda Ameriko li koncertis naŭfoje. En 1928 kiel la unua ĉeĥa muzikisto li oficiale ludis en Sovetunio.
Dum sia vivo li ludis entute 5 mil koncertojn antaŭ proksimume 6 milionoj da aŭskultantoj. Li koncentriĝis precipe pri famaj verkoj de violonliteraturo, speciale el la epoko de romantismo. Liaj muzikpartneroj estis ekz. mondfama operetkomponisto Rudolf Friml kaj lia filo Rafael Kubelík.
Li estas aŭtoro de violonkonĉertoj kaj kadencoj al violonkonĉertoj de Mozart, Beethoven, Brahms, Paganini k.a. Famiĝis ankaŭ lia rearanĝo de Poem de Zdeněk Fibich.
Eksteraj ligiloj
redakti- sondosiero - Melodio[rompita ligilo] por violono kaj piano (fragmento)