Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Joan OLIVER i SALLARÈS (Sabadell, 1899 - Barcelono, 1986). Kataluna verkisto. Estante el burĝa familio, li studis juron, sed baldaŭ okupiĝis pri literaturo kaj kunlaboris en pluraj ĵurnaloj. En 1934 li aperigis sub la pseŭdonimo Pere Quart sian unuan poem-libron Senkapigoj (Decapitacions), kie inter humuro kaj satiro troveblas kelkaj temoj, kiuj poste definitive karakterizos lian verkaron. Ĝin sekvos Bestaro (Bestiari, 1937), epigrama poemaro kaj eta lingva ĉefverko. Li aperigis ankaŭ plurajn teatraĵon, kiel Tragedio en Liliputo ('Una tragèdia a Lil·liput, 1928) kaj La malsato (La fam, 1938). Dum la civitana milito (1936-39), lia verkaro transiris de kritiko al aperta aktivismo. Li ekziliĝis en 1939 kaj vivis en Santiago de Chile ĝis 1948, kie eldoniĝos lia elegia poemaro Aŭtuna salono (Saló de tardor, 1947). Reveninte en Katalunion, li sekvos la padon de la historia realismo. Indas mencii liajn poemarojn Vrakotero (Terra de naufragis, 1956), Pagitaj ferioj (Vacances pagades, 1960) kaj Kvar mil vortoj (Quatre mil mots, 1977). Inter liaj teatraĵoj, Ŝtelita danco (Ball robat, 1960). Li ankaŭ abunde tradukis, i.a. Colette, Elsa Morante, Simone de Beauvoir, Molière, George Bernard Shaw, Paul Claudel, Samuel Beckett kaj Anton Ĉeĥov. Li ricevis multnombrajn premiojn, i.a. tiun de la Prezidanto de la Franca Respubliko, kiel tradukisto, kaj la Honor-Premio de la Kataluna Beletro.

Joan Oliver
Persona informo
Naskiĝo 29-an de novembro 1899 (1899-11-29)
en Sabadell
Morto 18-an de junio 1986 (1986-06-18) (86-jaraĝa)
en Barcelono
Tombo Sant Nicolau Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj katalunahispanaangla vd
Loĝloko Sabadell vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Barcelono Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Joan Oliver
Profesio
Alia nomo PereQuart vd
Okupo poeto
dramaturgo
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eksteraj ligiloj

redakti

http://www.esperanto.cat/e/retalls/literaturo/oliver.htm Arkivigite je 2010-09-29 per la retarkivo Wayback Machine

  NODES
mac 1
os 7