Johannes Rosa
Johannes Rosa (1532–1571) estis germana historiisto, filozofo, luterana teologo, profesoro de Wolfgang Amling la Maljuna (1542–1606) kaj samtempulo de Viktorin Strigel (1524–1569) en la universitato de Jena.
Johannes Rosa (1532–1571) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Germana historiisto, filozofo kaj luterana teologo.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 12-a de Januaro 1532 en Hellingen, apud Koburgo, Sankta Romia Imperio | ||||
Morto | 21-a de Novembro 1571 en Jena, Sankta Romia Imperio | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Alma mater | Universitato de Jena Universitato de Wittenberg | ||||
Profesio | |||||
Okupo | historiisto universitata instruisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiJohannes Rosa estis filo de la protestanta pastoro Marcus Roß. En la 5-a de januaro 1550 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Wittenberg, kie li iĝis lernanto de Filipo Melanktono. Li daŭrigis sian edukadon somere de 1553 en la Universitato de Jena. En la 5-a de marto 1555 li ricevis sian akademian diplomon kiel majstron pri filozofaj sciencoj. En 1556 li reiris al Jena kie li donis privatajn lecionojn. En 1558 li iĝis profesoro pri historio kaj Etiko krom logiko kaj teologio. Li ankaŭ partoprenis el organizaj taskoj de la universitato de Jena kaj estis rektoro somere de 1561, 1565 kaj vintre de 1571.
Verkaro
redakti- Disputatio De venae sectione 1636
- Oratio De Vita Aeterna 1572
- Heroes romani: hoc est, vitæ et res gestæ illustrium iuxta ac ... 1612
- Ducis, Johannes Friderici Tertij, etc. Altera de Vita Aeterna in promotione Magistrorum habita, una cum reliquis ad solennitatem actus pertinentibus 1586
- Disputatio Juridicia De oculari inspectione 1685
- Oratio De Dicto Psalmi XXXIX.: Ecce mensuram minorum palmorum dedisti dies meos 1563
- Orationes Duae 1586
- Oratio Iohannis Rosae de Vita Clarissimi et Reverendi Viri Doctoris Erharti ... 1562
- In Reliqvias Academicarvm Qvæstionvm M. Tvllii Ciceronis, & eiusdem quinque Libros de Finibus, Iohannis Rosæ Commentarius, 1571
- Virtus romana sive illustrissimorum et fortissimorum ducum et imperatorum romanae monarchiae vitae et res gestae 1604
- Themata physiologica De Humoribvs Corporis Hvmani 1601
- Commentarius in Ciceronis Tusculanas quaestiones 1571
Literaturo
redaktiVidu ankaŭ
redakti- Viktorino Strigelo (1524-1569)
- Georg Horn (1542-1603) germana historiisto
- Nikolaus Cisnerus (1529-1583) germana humanisto kaj rektoro en la Universitato de Hajdelbergo