Joseph Mary Plunkett

irlanda poeto kaj naciisto (1887 - 1916)
Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Joseph Mary Plunkett (21-a de novembro 18874-a de majo 1916) estis poeto kaj irlanda naciisto, kiun mortpafis la anglaj aŭtoritatoj post la Paska Ribelo en Dublino en 1916. Li estis filo de George Noble Plunkett (la Grafo Plunkett), kiu poste aktivis en la nacia movado.

Joseph Mary Plunkett
Persona informo
Naskiĝo 21-an de novembro 1887 (1887-11-21)
en Dublino
Morto 4-an de majo 1916 (1916-05-04) (28-jaraĝa)
en Kilmainham Gaol
Mortokialo Pafvundo Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Arbour Hill Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj anglaEsperantoirlanda
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
de Granda Britio kaj Irlando
(1801–1922)
Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Stonyhurst College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro George Noble Plunkett (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Fiona Plunkett (en) Traduki, George Oliver Plunkett (en) Traduki kaj Geraldine Plunkett Dillon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo poeto
ĵurnalisto
esperantisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Kun James Connolly li estis unu el la du mortpafitaj ĉefoj de la Ribelo kiu parolis Esperanton. Li ankaŭ membris en Conradh na Gaeilge, la organizo por la defendo de la irlanda lingvo, kie li amikiĝis kun Thomas McDonagh, alia juna poeto kiu estos mortpafita kun li.

Li edziĝis kun Grace Gifford en la malliberejo de Kilmainham kelkajn horojn antaŭ sia mortpafigo, ĉar ŝi volis porti lian nomon dum la tuta vivo. Li aĝis 28 jarojn.

Trovu « Joseph Mary Plunkett » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
  NODES
INTERN 1