Joyeux Noël
Joyeux Noël (france: [ʒwajø nɔɛl] Ĝojan Kristnaskon) estas franca filmo de Christian Carion [Kristja~ KARIO~] de la jaro 2005. Dum la Festivalo de Cannes, en 2005, ĝi troviĝis en la oficiala elekto, inter la filmoj eksterkonkursaj. Aperas en la filmo gesteluloj Benno Fürmann, Daniel Brühl kaj Diane Kruger.
Ĝojan Kristnaskon | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Joyeux Noël |
Produktadlando | Francio |
Originala lingvo | franca lingvo, germana lingvo, angla lingvo |
Kina aperdato | 9-a de novembro 2005 |
Daŭro | 116 minutoj |
Ĝenro | dramo |
Kameraado | Walther van den Ende |
Reĝisoro(j) | Christian Carion |
Produktisto(j) | Christophe Rossignon |
Scenaro | Christian Carion |
Filmita en | Francio |
Loko de rakonto | Skotlando • Francio • Okcidenta Fronto de la Unua Mondmilito |
Muziko de | Philippe Rombi |
Rolantoj | Daniel Brühl • Guillaume Canet • Benno Fürmann • Diane Kruger • Dany Boon • Gary Lewis • Michel Serrault • Alex Ferns • Bernard Le Coq • Christopher Fulford • Ian Richardson • Lucas Belvaux • Natalie Dessay • Rolando Villazón • Suzanne Flon • Mathias Herrmann • Steven Robertson • Joachim Bißmeier • Christian Carion • Michael A. Grimm • Thomas Schmauser • Michael Pascher • Gilbert von Sohlern • Frank Witter • Alexander Wüst • Christophe Rossignon • Jan Hutter |
Produktinta firmao | Nord-Ouest Productions |
Distribuo | Union Générale Cinématographique |
IMDb | |
Intrigo
redaktiKiam ekŝprucas la Unua mondmilito, meze de somero 1914, ĝi surprizas kaj kirlade forprenas milionojn da homoj. Nikolaus Sprinks, kiu estas mirindega tenorulo de la operejo Berlina, tuj devos ĉesigi sian karieron kaj rezigni pri sia amatino: Anna Sörensen, la sopranulino kiu estas lia kantpartnerino.
La anglikana pastro Palmer propravole rekrutiĝas por sekvi sian junan helpanton en la preĝejo, Jonathan [Ĵonatan']. Ili forlasas sian karan Skotlandon, la unua kiel brankardisto, la dua kiel soldato... Leŭtenanto Audebert devis lasi sian gravedan edzinon enlitigitan por fore batali kontraŭ la malamikaro. Ekde tiam, la armeo de Nazia Germanio okupas la urbeton en norda Francio, kie la juna edzino probable jam naskis, krom se la plej malbona jam okazis ... Nenion scii pri sia familio estas suferado, kiu subfosas kaj traboras ĉiujn noktojn de la leŭtenanto.
Kaj poste falas la neĝo kaj alproksimiĝas Kristnasko kun sia aro de donacoj el familioj kaj staboj. Tamen, la surprizo ne ekestos el la abundaj poŝtpakaĵoj, kiuj diskovras la tranĉeojn francajn, germanajn kaj skotajn. Ĉar okazas nepenseblaĵo! Por momenteto, la fusiloj estos demetitaj por ebligi iron, ĉe kandela lumo, al renkonto de la frontflankuloj, por ilin manpremi, interŝanĝi kun ili cigaredojn kaj ĉokoladon. Ankaŭ por deziri al ili "Ĝojan Kristnaskon!"
Rolularo
redakti- Diane Kruger: Anna Sörensen
- Benno Fürmann: Nikolaus Sprink
- Guillaume Canet: Leŭtenanto Audebert
- Gary Lewis: Palmer
- Dany Boon: Ponchel
- Daniel Brühl: Horstmayer
- Lucas Belvaux: Gueusselin
- Bernard Le Coq: Generalo
- Alex Ferns: Gordon
- Christopher Fulford: Majoro
- Michel Serrault: Kastelano
- Suzanne Flon: Kastelanino
- Robin Laing: William
- Joachim Bissmeier: Zimmermann
- Thomas Schmauser: Kronprinco