Kabineto Huszár
Kabineto Huszár [husAr] estis la tria transira, provizora kabineto inter Hungara Sovetrespubliko kaj erao de Miklós Horthy. Ĝi gvidis la landon en la jaroj 1919 kaj 1920 proksimume 4 monatojn. Tiu kabineto estis marioneto de Antanto.
Kabineto Huszár | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Kabineto Huszár | ||
Dum | 24-a de novembro 1919 - 15-a de marto 1920 | |
Antaŭulo | Kabineto Friedrich | |
Sekvanto | Kabineto Simonyi-Semadam | |
Historio
redaktiLa pli frua Kabineto Friedrich paŝo post paŝo iĝis senpotenca. Grandan parton de Transdanubio armeaj fortoj de Miklós Horthy okupis, krome rumanoj, serboj kaj ĉeĥoj okupis aliajn landpartojn de restinta Hungario. Antanto sendis britan diplomaton por trovi politikan solvon. Rezulte Kabineto Huszár ekfunkciis, dume Antanto forigis la ĉeĥojn el la senrajte okupitaj landpartoj, armeo de Miklós Horthy okupis Budapeŝton, pli frue la rumanoj retiriĝis el Budapeŝto ĝis la novaj landlimoj. En la frua 1920 baloto okazis. En fine de funkciado de Kabineto Huszár Horthy estis elektita guberniestro de la lando. Tio signifis urĝan finon de la registaro.
Listo de membroj
redakti- Károly Huszár – ĉefministro
- Ödön Beniczky ministro pri enlandaj aferoj
- József Somssich (ministro) ministro pri eksteraj aferoj
- Frigyes Korányi (ministro) – ministro pri financo
- István Bárczy - ministro pri justico
- István Friedrich - ministro pri defendo
- István Haller – ministro pri religio kaj eduko
- Gyula Rubinek – ministro pri agrikulturo
- Ferenc Heinrich – ministro pri komerco
- Károly Peyer – ministro pri laboro 2 monatojn, poste Károly Huszár
- Jakab Bleyer – senpostena ministro pri nacimalplimultoj
- István Szabó Nagyatádi – senpostena ministro pri nutro
- István Szabó Sokorópátkai – senpostena ministro
Fontoj
redakti- [1] hungare
- [2] hungare
- [3] Arkivigite je 2016-03-26 per la retarkivo Wayback Machine hungare