Kastelo Rosenau

ejoj kun parko en Rödental (Germanujo)

Kastelo Rosenau (germane: Schloß Rosenau) estas konstruaĵo ene de belega pejzaĝa ĝardeno en Rödental en la distrikto Coburg de la germana federacia lando Bavario. Ĝia kerno estas mezepoka; regis tie la senjoroj de Rosenau. Naskiĝis tie Alberto de Saksio-Koburgo kaj Gotao, edzo de reĝino Viktoria; li revenis viziti ĝin en la 1845-a jaro. La tuto ankaŭ servas kiel belvedero en la direkto de la valo Itztal. La senjoroj de Rosenau posedis ekde 1410 la koburgan Monstampmajstran Domon.

Kastelo Rosenau apud Koburgo
plano de la ĝardenoj kaj parkeroj

Historio kaj parko

redakti

La unua mencio estis en 1397; en 1453 estis starigita akvokastelo. Lia duka moŝto Francisko (Saksio-Koburgo-Saalfeld) estis akirinta ĉi bienon laŭ volo de tronheredanto Ernesto la 1-a (Saksio-Koburgo kaj Gotao). Post kiam eksuverenis Ernesto komenciĝis alikonstruiĝo de kaduka komplekso laŭ novgotika stilo (ĝis 1817) kaj ideojn liveris la elstara arĥitekto Karl Friedrich Schinkel. Intencis la duko havigi someran rezidejon por si kiu karaktere neniel neu sian situon ene de simpla kampara medio. Finfaro sukcesis en 1817, la jaron kiam Erneston edzigis Ludovikino (Saksio-Gotao-Altenburg).

Ene estas ne nur novgotikaĵoj (ekz. pentraĵoj), sed ankaŭ multaj mebloj laŭ bidermajro. Aranĝo de la ĉirkaŭanta parko (ne pure angla!) ankaŭ estis ideo de duko Ernesto. Ja konserviĝis kelkaj ejoj: ekonomiaj domoj, turnea kolono, akvofalo ĉe roka groto, te-dometo klasikisma. La parkaro ricevis en la jaro novan parcelaron kun informa elmontrado de historia legomprovizado. En 2008 malfermiĝis en nova konstruaĵo la Eŭropa muzeo pri modernaj vitraĵoj.

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES