Kinkono
Kinkono (Cinchona el rubiacoj) estas genro de daŭrafoliaj arboj el Peruo, kiuj liveras amaran kaj kontraŭfebran ŝelon.
Kinkono | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Cinchona pubescens - floroj
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
ĉ. 25 specioj; vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Kinkono estas ankaŭ uzata kiel nomo por la ŝelo mem.
Ecoj
redaktiLa efika biokemia substanco estas kinino, kiun oni uzis kontraŭ malario.
Etimologio kaj historio
redaktiLa kinkono, aŭ kina-kina (ŝelo de ŝeloj), estis importita en Eŭropon sub la nomo perua ŝelo. Jam la peruanaj indiĝenoj malkovris la kontraŭ-malariajn ecojn de la kinkono. La latina nomo devenas de la edzino de la vicreĝo de Peruo, la grafino de El Chinchon kiu laŭdire resaniĝis danke al tiu ŝelo. Dankeme ŝi helpis importon de la drogo en Hispanion kie ĝi nomiĝis "pulvoro de la grafino". Enmarketigita far la jezuitoj ĝi iĝis "pulvoro de la jezuitoj", alinome Kinkona arboŝelo. Por lukti kontraŭ malario, kiu suferigas homojn eĉ en Versajlo, Ludoviko la 14-a venigis kinkonon en Francion.
Specioj
redakti
|
|
Eksteraj ligiloj
redakti- Germplasm Resources Information Network[rompita ligilo] (en)