Komitato pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj
La Komitato pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj estas konvencia organismo kiu konsistas el sendependaj fakuloj, kiuj kontrolas la plenumon de la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj de la Ŝtatoj kiuj ratifis ĝin. Ĝi kutime kunvenas en tri sesioj jare, en Ĝenevo aŭ en Novjorko. La Komitato estas unu el la sep korpoj establitaj de traktatoj pri homaj rajtoj antaŭenigitaj de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj.
Komitato pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj | ||
---|---|---|
komitato organization established by the United Nations (en) homrajtprotekta organizaĵo treaty-based human rights body (en) | ||
Komenco | 1976 vd | |
Sidejo | Nov-Jorko | |
Agareo | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Komitato pri Homaj Rajtoj ne estu konfuzita kun la Komisiono pri Homaj Rajtoj, agentejo derivita de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, nek kun la Konsilio pri Homaj Rajtoj, kiu anstataŭas ĝin. Dum la Komisiono kaj la Konsilio pri Homaj Rajtoj estas politikaj forumoj, kie ŝtatoj diskutas pri ĉiaj rajtoj rilate al homaj rajtoj, la Komitato estas korpo el spertuloj, kaj ĝia kompetento estas limigita de la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj.