Konstitucia Demokratia Partio
La Konstitucia Demokratia Partio, ankaŭ Kadet-partio, (ruse Конституционно-демократическая партия) estis aktiva grupo komence de la 20-a jarcento, en la rusia Dumao. Oni nomis ilin - post iliaj mallongigo KD - ankaŭ Kadetoj. Politike, ili estis liberalaj.
Konstitucia Demokratia Partio | |
---|---|
political party in the Russian Empire • former liberal party • partio | |
Ideologio | socialliberalismo, rusa naciismo, konstituciismo, politika plurismo, rusa imperiismo |
Konata reprezentanto de la kadetoj estis Pavel Miljukov, Nikolaj Nekrasov, Georgij Lvov kaj Mikola Vassiljenko.
La partio formis en la rusia parlamento (unua dumao) plimulton (37%) post la rusia revolucio de 1905, kiam la caro Nikolao la 2-a permesis la parlamentan agadon. Tiun baloton bojkotis la maldekstraj partioj. En balooj por la Rusia Konstitucia Asembleo, ili akiris 17 reprezentajn lokojn en la dumao.
Kiam tiu Asembleo kunsidis la 5-6-an de januaro 1918, la Kadeta Partio estis jam malpermesita. La regantaj bolŝevikoj deklaris la partion - la 28-an de novembro 1917 - al "Partio de malamikoj de la popolo" kaj Lenin per dekreto arestigis ties gvidantojn.