Konstitucio de la Argentina Nacio
La Konstitucio de la Argentina Nacio aŭ en hispana Constitución de la Nación Argentina, kiu validas aktuale en la Argentina Respubliko, estis aprobita de konstitucifara asembleo en la urbo Santa Fe en 1853. Tiu Konstitucio estis reformita sep fojojn, el kiuj la lasta okazis en 1994.
Konstitucio de la Argentina Nacio | |
---|---|
leĝo • konstitucio | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Loko | Santa Fe de la Vera Cruz |
La celo de la Konstitucio de 1853 estis finigi la ciklon de la enlandaj militoj kaj meti la bazojn de la Nacia Organizado, celoj kiuj estis plenumitaj nur post kelkaj jardekoj. Antaŭ ties aprobo okazis kelkaj klopodoj (en 1819 kaj 1826) kiuj estis malakceptitaj pro diversaj tialoj.
La konstitucifara teksto enhavas enkondukon kaj du reguligaj partoj:
- Unua parto: Deklaroj, Rajtoj kaj Garantioj (art. 1-43).
- Dua parto: Aŭtoritatoj de la Nacio (art. 44-129).
Ankaŭ aliaj internaciaj traktatoj kaj deklaroj havas rangon de konstituciaj tekstoj.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Konstitucio de la Argentina Nacio (1994)
- Historio de la Konstitucio de la Respubliko Argentino kun originaj dokumentoj kaj la diferencaj versioj ekde la Statuto de 1815 al la Aktuala de 1994 Arkivigite je 2013-05-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Konstitucio de la Respubliko Argentino de 1994
- Taglibro de Sesioj de la Nacia Konvencio Konstitucifara de 1994 Arkivigite je 2014-05-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Konstitucio de la Argentina Nacio (ligita al la Fontoj de Ĵuro)[rompita ligilo]