La korao (kora') estas dumane pinĉita okcidentafrika harpoliuto.

Kora
Toumani Diabate ludanta koraon en la Vinipega Folk-Festivalo de 2007.
kora-ludisto en Gambio

Ĝi konsistas el 21 (origine el antilopaj) led- aŭ (hodiaŭ) nilonkordoj, kiuj estas streĉitaj al kalabasa korpo, kovrita per ledo. La voĉ-distanco estas iom pli ol tri oktavoj. Ĝi estas plej disvastiĝinta en la valo de rivero Gambio.

La origino de la instrumento estas nebula, ĝi estis uzata ĉefe en kortego, ĉe la regantaj socitavoloj kaj dum religiaj ceremonioj: oni akompanas kun ĝi rakontojn, poemojn, kantojn, adorantajn la patronojn.

Ludistoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES