Korea Olimpika Komitato

nacia olimpika komitato de Sud-Koreio

La Korea Olimpika Komitato (koree 대한체육회) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de la Respubliko de Koreio, do la suda parto de la lando. Ĝi kreiĝis en 1920, kaj estis oficiale agnoskita en 1948. En 2009 ĝi fuziis kun la Korea Sporta Konsilio (대한체육회), asocio pri ĝenerala sporta eduko kaj subteno de sportaj kluboj en la lando, kaj plue havas la nomon Korea Olimpika Komitato. Kiel NOK, la Korea Olimpika Komitato celas subteni koreajn atletojn, sporton en Koreio kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Koreio. Ĝis la stato de somero 2012, temis pri la Somera Olimpiko 1988 en Seulo. Aparte de tiu-ĉi komitato, ankoraŭ ekzistas Olimpika Komitato pri Norda Koreio.

Korea Olimpika Komitato
Nacia Olimpika Komitato
sport-rega organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 13-a de julio 1920
Lando(j) Sud-Koreio vd
Sidejo Seulo, Sud-Koreio
Adreso 대한민국 서울특별시 송파구 올림픽로 424
Posedatoj Team Korea (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
emblemo de la Korea Olimpika Komitato
emblemo de la Korea Olimpika Komitato

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES
Association 2
INTERN 1