Kristiano la 1-a (Saksio)
Kristiano la 1-a (naskiĝinta la 29-an de oktobro 1560 en Dresdeno, mortinta samloke la 25-an de septembro 1591 estis princo-elektisto de Saksio. Li estis la ununura filo postvivanta de Aŭgusto de Saksio.
Vivo
redaktiEstante malforta, cedema kaj maltalenta li ade dependis de la kaŝkalvinisto kanceliero Nikolaus Krell. Li forlasis la trakojn de severa luteranismo kaj favoris la unuiĝemulojn inter la protestantoj germanaj. Krome li subtenis la bofraton Johann Casimir, grafo de Palatinato kaj la samreligiulojn en Franclando kaj Nederlando.
En Dresdeno li konstruigis multajn belajn konstruaĵojn kaj zorgis pri la bonstato de la urbo. Li alikonstruigis la Königstein-fortikaĵo je granda citadelo.
Evoluoj postmortaj
redaktiSub la filo Kristiano la 2-a (Saksio) kiu ekregis en la jaro 1601-a la ortodoksio luterana ree venkis; Crell ekzekutitis kaj la princo-elekstisto rompis la kontaktojn kun la evangelia partio en la Sankta Romia Imperio. Tamen li ne estis dankata fare de la imperiestro. Posteulo lia estis la frato Johano Georgo la 1-a, alia filo de Kristiano la 1-a.
Fonto
redaktiMeyers Großes Konversations-Lexikon, Band 4. Leipzig 1906, p. 109, kio legeblas tie ĉi interrete.