Ĉi tiu artikolo temas pri la kuracdrogo. Por la aliaj signifoj de la vorto vidu: drogo (apartigilo)

klasikaj kuracdrogoj estas sekigitaj plantpartoj, ekzemple, tiu ĉi tiliflora tizano.

La kuracdrogo aŭ simple drogo (en la vara, farmacia senco) estas parto de plantoj, fungojmikroorganismoj, kiuj estas uzataj por fari medikamentoj. Ili estas sekigitaj por esti konserveblaj. Ankaŭ biologiaj substratoj sen ĉela strukturo, kiel ekzemple vakso kaj rezino kaj similaj substancoj apartenas al la drogoj. Nuntempe farmaciaj drogoj devenas grandparte el plantoj.[1][2]

Drogoj estas naturaj krudmaterialoj, kiuj estas utiligataj por gajni kurac-cele uzeblajn substancojn aŭ kiuj estas uzataj kiel farmaciaj helpsubstancoj. Izolitaj kaj kemie difinitaj farmaciaj ŝtofoj nomiĝas biogenaj farmaciaj ŝtofoj. La scienco pri drogoj (nome drogoscienco, aŭ farmakognozio) estas subsekcio de la farmacia biologio.

Difino kaj etimologio de termino

redakti
 
La kariofilo estas kaj medikamento kaj spicaĵo.

La esprimo „drogo“ signifas kuracplanton, kiu estas konservebla per sekigado (drogoplanto, kuracplanto) aŭ plantpartoj, kio fariĝis sinonimo por spicaĵoj kaj alia apoteka varo. Ofte en la ĉiutaga lingvo la esprimo „drogo“ egalas al la mallongigo por psikoaktiva aŭ narkotika substanco. La esprimo ‚drogo‘ verŝajne venis dum la 16a jarcento el la nederlandaplatdiĉa en la francan lingvon kiel drogue‚ t.e. spicaĵo, kemiaĵo, farmacia ŝtofo. El la franca ĝi disvastigis al la aliaj eŭropaj lingvoj.

Distingo de drogoj kun ekzemploj

redakti

La sekvaj ekzemploj donas ankaŭ la oficinan latinan nomon de la drogo (kursive kaj inter krampoj).

Plantaj drogoj

redakti

Ĉe la plantaj drogoj oni distingas inter flor-, foli-, frukt-, herb- , rizom-, arboŝel-, sem-, kaj radik-drogoj.

Ekzemploj por konataj drogoj:

  • tilifloroj (Tiliae flos),
  • kamomilaj floroj (Matricariae flos),
  • verbaskaj floroj (Verbasci flos),
  • folioj de la Ginko-arbo biloba (Ginkgo folium),
  • folioj de Senna alexandrina (Sennae folium),
  • fruktoj de Sennae fructus acutifoliae, Sennae fructus angustifoliae,
  • fenkolo (Foeniculi fructus),
  • fruktoj de Vitex agnus-castus (Agni casti fructus),
  • kverka arboŝelo (Quercus cortex),
  • salika arboŝelo (Salicis cortex),
  • Ordinara hiperiko (Hyperici herba),
  • visko (Visci herba),
  • Plantago ovata (Plantaginis lanceolatae herba), (Plantaginis lanceloatae folium), (Plantaginis ovatae testa),
  • Glycyrrhiza glabra, radikoj
  • Liquiritiae radix,
  • Primolo-radikoj (Primulae radix),
  • radikoj de Harpagophytum procumbens;

Drogoj el fungoj

redakti

Ekzemploj: islanda musko (Lichen islandicus), medicina gisto (Faex medicinalis), seka gisto el Saccharomyces cerevisiae HANSEN CBS 5926

Drogoj de besta origino

redakti

Drogoj de besta origino kaj de ĉela strukturo apenaŭ havas farmacian signifon, sed estas uzataj en homeopatio. Ekzemploj de bestaj drogoj: medicina hirudo (Hirudo medicinalis), kakta koĉo (Dactylopius coccus), abelo (Apis mellifera).

Drogoj de besta origino sen ĉela strukturo estas ekzemple: abelveneno (Apisinum), propoliso (Propolis), abelvakso (Cera alba), moruhepata oleo (Jecoris aselli oleum), ŝelako (Lacca in tabulis), serpenta veneno (Lachesis), porka ŝmalco (Adeps suillus), lana vakso (Adeps lanae).

Grupoj de drogoj kaj enhavosustancoj

redakti

Alia dividprincipo estas la klasifikado de la drogoj laŭ ilia efikanta substanco alkaloida, eterolea, amarsubstanca, tanina, glikozida, saponina kaj ŝlimsubstanca drogoj.

Bildaro de ofte uzataj drogoj

redakti

Farado kaj uzataj formoj

redakti

Drogoj povas esti kolektita de kulturoj aŭ el la naturo.

Drogoj devas esti stokataj seke kaj protektite kontraŭ lumo.

Kvalito

redakti

Kiel kuracdrogoj kaj medikamentoj la drogoj devas plenumi certajn kvalitajn normojn.

Drogoj de TĈM

redakti
 
La kuracdrogoj, kiuj estas uzataj en la tradicia ĉina medicino, fariĝas pli kaj pli popularaj en Eŭropo.
 
Kuracaj infuzaĵoj estas vendataj ankaŭ en praktikaj infuzaĵsaketoj.

Farmacia tizano

redakti
 
Ladskatolo por konservi drogojn el la apoteko.

La plej simpla formo de la tizanpreparo: Por tio malfajne kaj fajne tranĉita tizandrogo estas infuzata en varmega akvo (dekoktaĵo), aŭ en malvarma akvo (macerado) kiel trinkaĵo.[3] Ĉe kelkaj drogoj oni kunpremu ilin, tio kaŭzas pli bonan efikon de la enhavosubstancoj. Drogoj por prepari tizanojn (kuractizano) estas vendataj kiel nepakita aŭ pakita en saketoj. Ekzistas unuopaj drogoj kaj drogaj miksoj.

Plantfarmaciaĵoj

redakti

Preparaĵoj de drogoj estas preparitaj per pulverigado, elpreno, presado, destilado, ankaŭ en kombino kun fermentado, frakciigo, pliriĉigado kaj purigado el drogoj. Por fari ekstraktojn oni uzas akvon kaj organikajn ekstraktrimedojn, ekzemple alkoholo.

Helpsubstanco

redakti

Kelkajn plantajn drogojn oni aldonas ne pro ilia kuraca efiko, sed por plibonigi la guston aŭ la aspekto („ornamdrogo“).

Vidu ankaŭ

redakti

Literaturo

redakti
  • Otto Beßler: Die Identifikation mittelalterlicher Drogen und Arzneipflanzen. Stuttgart 1958 (= Veröffentlichungen der Internationalen Gesellschaft für Geschichte der Pharmazie. Neue Folge, 13).
  • T. Dingermann, K. Hiller, G. Schneider, I. Zündorf: Schneider Arzneidrogen. 5. Auflage. Elsevier, 2004. ISBN 3-8274-1481-4
  • H. Rimpler (Hrsg.): Biogene Arzneistoffe. 2., neu bearb. Auflage. Dt. Apotheker-Verlag, 1999. ISBN 3-7692-2413-2
  • E. Teuscher: Biogene Arzneimittel. 5. Auflage. Wissenschaftliche Verlagsgesellschaft, 1997. ISBN 3-8047-1482-X
  • E. Teuscher: Gewürzdrogen - Ein Handbuch der Gewürze, Gewürzkräuter, Gewürzmischungen und ihrer ätherischen Öle -. Wissenschaftliche Verlagsgesellschaft, Stuttgart 2003. ISBN 3-8047-1867-1
  • Max Wichtl (eld.): Teedrogen und Phytopharmaka: Ein Handbuch für die Praxis auf wissenschaftlicher Grundlage. 5. Auflage, Wissenschaftliche Verlagsgesellschaft, Stuttgart 2008. ISBN 978-3-8047-2369-6
  • Otto Ziegler, Artur Petzold: Drogenkunde. Verlagsgesellschaft R. Müller, Eberswalde 1929. Nachdruck im Reprint-Verlag, Leipzig 2002. ISBN 3-8262-2601-1

Referencoj

redakti
  1. Legu pri la termino ĉe Werner Dressendörfer: „In apotecis circa realtum“. Venedig als Einkaufsplatz für Arzneidrogen während des 15. Jahrhunderts. In: Orbis pictus. Kultur- und pharmaziehistorische Studien. Hrsg. von Werner Dressendörfer und Wolf-Dieter Müller-Jahncke, Frankfurt am Main 1985, S. 73–86.
  2. Europäisches Arzneibuch, 6. Ausgabe. Deutscher Apotheker Verlag, 2008, ISBN 978-3-7692-3962-1, Monographie 6.0/1433.
  3. Europäisches Arzneibuch, 6. Ausgabe. Deutscher Apotheker Verlag, 2008, ISBN 978-3-7692-3962-1, S. 1435.
  NODES
INTERN 1