Kuracloko
Kuracloko estas tia loko, setlejo al kiu oni oficiale aljuĝis tiun ĉi titolon pro speciala taŭgeco por medicina terapio (ekzemple kadre de kuracrestado).
Ekzistas diversaj kategorioj de kuraclokoj, kiuj varias laŭlande. Ekzemple en Germanio, oni distingas:
Marbanejoj kaj aerkuraclokoj ne neprigas la ĉeeston de medicinaj institucioj por kuracterapio.
La titolo kuracloko ne nur havas medicinan signifon, ĝi ankaŭ ofte estas ripozoloko kaj eĉ turismoloko.
Kuracbanloko aŭ kuracbanejo estas tia banloko, kiu havas oficiale ĉi tiun titolon pro speciala taŭgeco por medicina terapio (ekzemple kadre de kuracrestado) pere de la loka kuraca akvo (plej ofte termofonta akvo).
Ĉe la banejo oni povas informiĝi pri konsistaĵoj de banakvo (ofte fero, kalcio, sulfuro, kaj simile), pri konsiloj de la terapio, pri tiaj malsanoj, kiujn la kuracakvo estas taŭga. Dum la historio oni trovis fontojn, kiuj faris sanaj la malsanulojn. En la moderna erao aŭ oni esploras kuracakvon, aŭ hazarde oni trovas ilin dum naftoesploro.
Dolĉakvaj banlokoj
redaktiĜenerale kie estas akvo, tie oni banadas, tamen oni parolas pri dolĉakvaj banlokoj, se la loko estas tre konvena por banadi, krome regule alvenas ankaŭ turistoj por banadi. Komence ili troviĝis apud rivero, lago aŭ fonto. Baldaŭe artefaritaj akvobordoj formiĝis, ekzemple akvorezervujo, iamaj surfacaj banejoj, kiuj pleniĝis per akvo. Nuntempe amuzaj banejoj formiĝas (ankaŭ ĉe marbordoj).
Kelkaj konataj dolĉakvaj banlokoj
redakti- Neusiedler See (lago) Aŭstrio, malgrandparte Hungario
- Balatono (lago), Gárdony (laga), Mártély, Verőce (rivera), Abádszalók (akvorezervuja), Hungario
- Maro Kineret (spite la nomon lago), Israelo
- Gizycko (laga) - Pollando
- Paliĉ (laga) - Serbio
- Zemplínska šírava (akvorezervuja) - Slovakio
Konataj kuracbanejoj
redakti- Bath, Anglio
- Bad Aussee, Bad Gastein, Bad Tatzmannsdorf, Bad Vöslau, Aŭstrio
- Spa, Belgio
- Karlovy Vary, Lázně Jeseník, Lázně Kynžvart, Mariánské Lázně, Ĉeĥio
- Aix-les-Bains, Évian-les-Bains, Vichy, Francio
- Aachen, Bad Neuenahr, Bad Ems, Wiesbaden, Germanio
- La Siberia, Hispanio
- Budapeŝto, Hévíz (urbo) (natura lago), Hajdúszoboszló, Sárvár, Hungario
- Daruvar, Kroatio
- Bad Nieuweschans, Nederlando
- Busko-Zdrój, Cieplice Śląskie-Zdrój, Pollando
- Băile Herculane, Băile Tuşnad, Moneasa, Sovata, Rumanio
- Majkop, Mineralaj akvejoj de Kaŭkazo Rusio
- Bojnice, Dudince, Nimnica, Piešťany, Sklené Teplice, Smrdáky, Slovakio
- Baden, Bad Ragaz, Davos, Leukerbad, Schinznach-Bad, Svislando
Kelkaj konataj marbanejoj
redakti- Ostendo, Belgio
- Ŝarm el Ŝeiĥ, Egiptio
- Nice, Cannes, Francio
- Hiddensee, Germanio
- Rhodos, Grekio
- Costa del Sol, Hispanio
- Eilat, Tel-Avivo, Israelo
- Jesolo, San Remo, Sorrento, Rimini, Italio
- Dubrovnik, Opatija, Kroatio
- Cancún, Meksiko
- Scheveningen, Nederlando
- Mamaia, Rumanio
- Soĉi, Rusio
- Portoroz, Slovenio
- Phuket, Tajlando
- Sousse, Tunizo
- Yalova, Turkio