Lázně Bohdaneč
- Estas ankaŭ municipo Bohdaneč.
Urbo Lázně Bohdaneč (Bohdaneĉbanejo) situas ok kilometrojn ekde regiona urbo Pardubice en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 3 494 loĝantoj (2024). La urbo estas grava vojkruciĝo de ŝoseoj Pardubice - Chlumec nad Cidlinou kaj Hradec Králové – Kutná Hora. Lázně Bohdaneč estas banloka urbo por kuracado de malsanoj de mov-organoj, por resaniĝantoj post operacioj de artikoj.
Lázně Bohdaneč | |||
germane Bochdanetsch | |||
urbo | |||
Renesanca urbodomo en Bohdaneč
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Lázně Bohdaneč | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
Administra municipo | Lázně Bohdaneč | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Riveroj | Rajská strouha, Černská strouha | ||
Situo | Lázně Bohdaneč | ||
- alteco | 227 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 04′ 28″ N 15° 40′ 44″ O / 50.07444 °N, 15.67889 °O (mapo) | ||
Katastro | 21,69 km² (2 169 ha) Lázně Bohdaneč | ||
Loĝantaro | 3 494 (2024) | ||
Denseco | 161,09 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orientelba tabulo | ||
Unua skribmencio | 1343 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 533 41 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0532 | ||
NUTS 5 | CZ0532 574767 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de urbo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Lázně Bohdaneč | |||
Retpaĝo: www.lazne.bohdanec.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dolany, Neratov, Černá u Bohdanče, Stéblová, Křičeň, Bukovka, Pardubice, Srch, Rybitví kaj Živanice.
Historio
redaktiKiel vojkruciĝo de komerc-vojoj ĝi estas en kronikoj rememorigata jam en la jaro 1264. Disvolviĝo de tiu ĉi devene ne grava vilaĝo komenciĝis fine de la 15a kaj komence de la 16a jarcentoj, dank´ al posedanto de la regiono Vilhelm de Pernštejn, kiu en la ĉirkaŭaĵo realigis reton de 265 fiŝlagoj. Tiujn provizis per akvo Opatovican kanalon (Opatovický kanál). Tradicio de fiŝbredado atingas ĝis nuntempo. Fiŝlago de „Bohdanečský“ kaj fiŝlago „Matka“ („Patrino“) ebligas nestadon de multaj altvaloraj specoj de akvobirdoj.
Ankaŭ fondo de banloko en la jaro 1897 pere de loĝanto Jan Veselý plialtigis gravecon de la urbo kaj tiel starigis ĝian refreŝigan karakteron.
La vasta banloka parko kaj ĉirkaŭaĵo de la urbo proponas kvietecon kaj belegan naturon por promenoj.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 589 |
1880 | 1 846 |
1890 | 1 741 |
1900 | 1 677 |
1910 | 1 646 |
1921 | 1 550 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 886 |
1950 | 1 972 |
1961 | 1 932 |
1970 | 2 140 |
1980 | 2 270 |
1991 | 2 279 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 3 096 |
2011 | 3 349 |
2014 | 3 383 |
2016 | 3 458 |
2017 | 3 460 |
2018 | 3 539 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 3 525 |
2020 | 3 543 |
2021 | 3 407 |
2022 | 3 438 |
2023 | 3 507 |
2024 | 3 494 |
Interesaĵoj
redaktiPreĝejo de Sankta Maria Magdalena
redaktiAl la memoraĵoj apartenas, sur la placo staranta preĝejo. Konstruita komence de la 18a jarcento. Interesaj kaj valoraj estas figuroj de sanktuloj kaj 5 sonoriloj. En la preĝeja turo loĝis ankoraŭ komence de la 20a jarcento familio de preĝejservisto kun 11 geinfanoj.
Renesanca urbodomo
redaktiKonstruita en la jaro 1530. Ĝis nun tie estas sidejo de urbestraro.
Banejo kaj baneja parko
redaktiKvin bandomojn kunligas kovrita koridoro kun vendejetoj, kafejoj kaj benketoj por ripozo, do pacientoj dum malbona vetero eĉ ne devas iri eksteren. La parko mezuras 17 hektarojn.
Kuracado
redaktiŜlimbano, akvokuracado, elektrokuracado, masaĝoj, limfomasaĝoj, parafinkompreso, tutkorpa volvaĵo, rehabilitacio kaj rekapabliko. Plie oni proponas restadon en salgroto, Wallness procedurojn, aŭ naĝadon en baseno.
Konstruaĵoj de arkitekto Josef Gočár
redaktiEn la urbo estas kelkaj konstruaĵoj de arkitekto Josef Gočár, kiu en Bohdaneč travivis sian junaĝon.Temas precipe pri ĉefa bandomo de la kuracloko, penziono „Škroup“ sur la placo, urba akvorezervujo kaj konstruaĵoj de kazerno.
Pluaj fotoj
redakti-
Preĝejo de sankta Maria Magdalena
-
Banloka domo Gočár
-
Akvorezervujo