Panzerkampfwagen 38(t)
(Alidirektita el LT-38)
LT-38 (aŭ TNHP, germane SdKfz 140 aŭ Pz.kmpf-38(t)) estis elstara malpeza tanko de ĉeĥoslovaka konstruo (fabrikita komune de ČKD kaj Škoda) transprenita de Wehrmacht post okupo de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1939 kaj uzata de ĝi dum la dua mondmilito. En la jaro 1939 ĝi estis konsiderata kiel unu el la plej malpezaj tankoj en la mondo. Sed danke al rapida evoluo de kirastekniko dum la militaj jaroj ĝi proporcie rapide malmodiĝis. Germanio fabrikis unue kelke da serioj kun plibonigita blendado, por ke poste finigu la fabrikadon de la tanko. Sed ĝi lasis en la fabrikado ties korpo de tanko kaj ĉasion, kiu fariĝis bazo por multaj derivitaj kaj alikonstruitaj tipoj de armiloj - precipe memmoviga kanono kaj persekutilo de tankoj.
LT-38 | |
---|---|
Germana Panzer 38(t) Ausführung S en muzeo en Munster.
| |
Baza karakteristiko | |
Homekipo | 4 |
Longo | 4,54 m |
Larĝo | 2,13 m |
Alto | 2,31 m |
Maso | 9,7 t |
Blendo kaj armilekipo | |
Blendo | 50 mm |
Ĉefarmilo | 37mm kanono Škoda A7 |
Sekundaraj armiloj | 2 x 7,92mm mitralo ZB- 37 |
Movumo kaj movo | |
Movumo | eksploda, per akvo fridigita vica 6cilindra motoro Praga EPA 112 kW (150 hp) |
Risortigo | |
Maks. rapideco | 42 km/h |
Proporcio povumo/maso | hp/tuno |
Veturdistanco | 200 km |