„ Jam en la sentencoj de Ĉuang-Ĉe ni trovas la ideon duobla individueco. En
„La papilio“ li rakontas pri sia sonĝo, ke li estis papilio kaj vivis kvazaŭ en tia metamorfozo. La fama germana tabelisto Vilhelmo Hauff en „Historio pri la kalifo Cikonio"
rakontas ankaŭ pri aliformigo, sed en senco de moraleduka fabelo. La aŭtoro de nia
verko, bonfama hungara poeto, pritraktas la ideon de duindividueco el vidpunkto psiĥologia, aŭ pli ĝuste psiĥoanalitika, kun la substrato de subkonscio. La romano rakontas al ni en formo de aŭtobiograflo pri la duobla anima vivo de juna viro Elemiro Tabory, filo el distinga familio, en sia maldorma stato ĉiurilate boneduka homo, travivante en siaj sonĝoj sian ekziston jen kiel malbone traktata lignaĵista lernanto, jen de stratbubo, malriĉa diurnisto kaj eĉ de diboĉulo. Kun plastika vervo karakterizas la aŭtoro ĉiujn tiujn figurojn. La inter normala kaj sonĝa vivo reganta konflikto terure influas la animon de la junulo, kiu volante fine mortigi en si la duan, sian vivfeliĉon detruantan individuon, en kvazaŭ hipnota stato mortpafas sin mem. La romano estas de komenco ĝis la fino vere streĉige interesa. Ankaŭ la traduko estas bona. Nur kelkaj negravaj malkorektajoj kaj strangaj vortformoj (verd-fukaj, albuminte, Kalandrilo k.a.) troviĝas en ĝi. La frazo „helpis min
disftuti (pasigi) la tempon“ estas pura hungarismo. Precipe malplaĉas la verbigo
de vortoj k. e. „unuopis- tenison (anst. unuope ludis), „kamentubo altis“ (altiĝis).
„piedis“ (piediris), „plezuri en la belecoj“ (trovi plezuron) „pretis al konateco“ (estis
preta), „novaĵis lia patro“ (rakontis novaĵojn) k. a. ankaŭ hungarismoj netaŭgaj en Esp.
Sed ĉiuj ĉi tiuj kritikindaĵoj en la traduko ne malgrandigas la valoron de la rimarkinda
verko, kiun ni varme rekomendas al niaj legantoj. Sós. Aŭstria Esperantisto n.78 (jul 1931) ” |