Lajos Thallóczy
Lajos Thallóczy [lajoŝ taloci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Thallóczy Lajos estis hungara historiisto, arkivisto, membro (korespondanta en 1883, ordinara en 1895) de Hungara Scienca Akademio. Lia origina nomo estis Strommer Lajos ĝis 1877, krome li uzis pseŭdonimojn Deli kaj Bácsy Jakab.
Lajos Thallóczy | |
---|---|
Dosiero:Sen valoro | |
Persona informo | |
Naskonomo | Strommer Lajos |
Naskiĝo | 8-an de decembro 1857 en Košice |
Morto | 1-an de decembro 1916 (58-jaraĝa) en Herceghalom |
Mortokialo | Fervoja akcidento |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 10/1-1-14 |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | historiisto |
Lajos Thallóczy [1] naskiĝis la 8-an de decembro 1856 en Buda. Li mortis la 1-an de decembro 1916 en Herceghalom.
Biografio
redaktiLajos Thallóczy frekventis universitaton en Budapeŝto ricevinta diplomon en 1879. Li eklaboris en la tutlanda arkivo. En 1885 li translokiĝis al Vieno por esplori en la arkivo, krome li ankaŭ instruis. En 1908 li havis postenon en la ministerio en Vieno. En 1916 li iĝis guberniestro de la okupita Serbio, sed en la sama jaro pro akcidento li mortis. Li okupiĝis precipe pri Balkano.
Verkaro (elekto)
redakti- I. Apafi Mihály udvara (Kortego de Apafi la 1-a), (1878)
- Magyar-bulgár összeköttetések (Hungaraj-bulgaraj interligoj), (1898)
- Bosznia története (Historio de Bosnio, (1900)
- A szerb felkelés története (Historio de la serba ribelo), (1908 – 1909)
- Jajcza története (1915)