Lapu-Lapu
Lapu-Lapu - tagaloge Lungsod ng Lapu-Lapu - estas urbego en Filipinoj, en provinco Cebuo. Lapu-Lapu apartenas al Cebua urbaro.
Lapu-Lapu | |||||
---|---|---|---|---|---|
tre urbanizita urbo urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 6015 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 497 604 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 8 565 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 10° 19′ N, 123° 57′ O (mapo)10.3127123.9488Koordinatoj: 10° 19′ N, 123° 57′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 70 m [+] | ||||
Areo | 58,1 km² (5 810 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Lapu-Lapu City [+] | |||||
Bazaj informoj
redakti- loĝantaro: 408 112 (2015)
- horzono: UTC+8 (PST)
- poŝtkodoj: 6015
- telefonkodo: +63 (0)32
- Supermara alteco: 4 m
- Areo: 58,10 km²
Geografio
redaktiLapu-Lapu kuŝas sur malgranda insulo Maktano kontraŭ granda insulo Cebu. [1]. Mandaue troviĝas nur 3, Cebuurbo 5, Manilo 575, Kezonurbo 579 kilometrojn (aere) [2].
Historio
redaktiEn 1521 ĉi tie surteriĝis ŝipkapitano Fernão de Magalhães, kiun la indiĝenoj murdis. Iom poste hispanoj alvenis kaj aŭgustenanoj fondis vilaĝon nomatan Opon en 1730. Kiam la Filipina Revolucio disvastiĝis en 1896, la homoj organizis lokajn revoluciajn unuojn. En 1905 Opon aranĝis siajn unuajn urbajn elektojn. En 1941 la japanoj bombardis la havenon pro la naftaj ujoj. En la sekvanta jaro la japnoj okupis la insulon, usonanoj reokupis ĝin en 1945. Jam sub nomo Lapu-Lapu akiris urban statuson en 1961. En 1973 oni deklaris la lokon de Magalhães nacia sanktejo.
Ekonomio
redaktiBranĉoj de la ekonomio en Lapu-Lapu estas la komerco kaj industrio (muelejoj, ŝipkonstruado). Menciindas la fiŝkaptado.
Trafiko
redaktiLapu-Lapu havas 2 pontojn tra la maro al Mandaue. Apud Lapu-Lapu funkcias la internacia flughaveno. Ekzistas nature marhaveno kun petrolaj instalaĵoj.
Klimato
redaktiLa klimato de Lapu-Lapu estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1565 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, nur inter februaro-aprilo falas pli malofte. La averaĝa jara temperaturo estas 28 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
redakti- preĝejoj
- pontoj
Fontoj
redakti- WikiTrans
- [3]
-
Ponto
-
Lumturo
-
Preĝejo