Latgala lingvo
La latgala lingvo (latgalīšu volūda), estas lingvo el la balta lingvaro parolata precipe en Latgalio, unu el la historiaj regionoj de Latvio, en la oriento de la lando. Iuj parolantoj de la lingvo ankaŭ situas en la regionoj Selonio, iom pli okcidente, kaj Vidzeme, la latva parto de la historia regiono Livonio, pli norde, kaj aldone, pro la deportado de baltianoj en la stalinisma epoko, unuopuloj en Siberio kaj Baŝkirio. El lingva vidpunkto, la latgala lingvo konservis multe pli da arkaikaj elementoj ol la latva lingvo. La lingvon ankoraŭ parolas proksimume 150 000 homoj, sed la nombro de parolantoj konstante malkreskas favore al la nacia lingvo, la latva. Unesko tial konsideras la latgalan vundeblan lingvon.[1]
Latgala lingvo | |
dialekto • lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
latva lingvo | |
Parolantoj | 200 000 |
Skribo | latina alfabeto |
Lingva statuso | 2 vundebla |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | ltg |
Glottolog | east2282 |
Angla nomo | Latgalian |
Franca nomo | latgalien |
Ekzistas vikipedio en la latgala lingvo, kiu komence de februaro 2012 havis iom pli ol 600 artikoloj. En aprilo 2024 estis 1080 artikoloj, do la kresko estas limigita.
Ekzemplaj vortoj kaj frazeroj
redaktiPor la teksto pri la ĵemajtia lingvo aŭ la okcidenta dialekto de la litova lingvo ekestis eduka listo kun komparaj ekzemplaj vortoj kaj frazeroj en la ĵemajtia, la norma litova, norma latva kaj la latgala. Ĝi tiom bone montras la similaĵojn kaj diferencojn de tiuj kvar lingvoj, kaj krome klare montras kiom ĉiuj kvar lingvoj influis la tabelvortan sistemon en Esperanto, ke ĝi ĉi tie ankaŭ prezentiĝu:
Esperante | Ĵemajtie | Litove | Latve | Latgale |
---|---|---|---|---|
La ĵemajtia lingvo | žemaitiu ruoda | žemaičių tarmė | žemaišu valoda | žemaišu volūda |
Esperanto | esperanto kalba | esperanto kalba | esperanto valoda | esperanto volūda |
Jes | Noje, tep | Taip | Jā | Nuj |
Ne | Ne | Ne | Nē | Nā |
Saluton * | Svēks | Sveikas | Sveiks | Vasals |
Kiel vi fartas? ** | Kāp gīveni? | Kaip gyveni / laikaisi / einasi? | Kā tev iet? | Kai īt? |
Bonan vesperon! | Lab vakar! | Labas vakaras / labvakar! | Labvakar! | Lobs vokors! |
Bonvenon! *** | Svēkė atvīkė̄i! | Sveiki atvykę | Laipni lūdzam | Vasali atguojuši |
Bonan nokton! | Labanakt | Labos nakties / Labanakt! | Ar labu nakti | Lobys nakts! |
Ĝis (revido)! | Sudieu, vėsa gera | Viso gero / Sudie(vu) / Viso labo! | Visu labu | Palicyt vasali |
Bonan tagon! | Geruos dėinuos! | Geros dienos / Labos dienos! | Jauku dienu! | Breineigu dīnu |
Sukceson! | Siekmies! | Sėkmės! | Veiksmi! | Lai lūbsīs! |
Bonvolu | Prašau | Prašau | Lūdzu | Lyudzams |
Dankon | Diekou | Ačiū / Dėkui / Dėkoju | Paldies | Paļdis |
Ne dankinde | Prašuom | Prašom | Laipni lūdzam | Laipni lyudzam |
Mi pardonpetas | Atsėprašau | Atsiprašau / Atleiskite | Atvaino (Piedod) | Atlaid |
Kiu? **** | Kas? | Kas? | Kas? (Kurš?) | Kas? |
Kiam? | Kumet? | Kada / Kuomet? | Kad? | Kod? |
Kie? | Kor? | Kur? | Kur? | Kur? |
Kial? | Diukuo? | Kodėl / Dėl ko? | Kādēļ? (Kāpēc?) | Dieļ kuo? |
Kiu estas via nomo? | Kuoks tava vards? | Koks tavo vardas? (Kuo tu vardu?) | Kāds ir tavs vārds? (Kā tevi sauc?) | Kai tevi sauc? |
Tial | Dieltuo | Todėl / Dėl to | Tādēļ (Tāpēc) | Dieļ tuo |
Kiel? | Kāp? | Kaip? | Kā? | Kai? |
Kiom? | Kėik? | Kiek? | Cik daudz? | Cik daudzi? |
Mi ne komprenas. | Nesopronto | Nesuprantu | Nesaprotu | Nasaprūtu |
Mi komprenas. | Sopronto | Suprantu | Saprotu | Saprūtu |
Helpu! | Padieket! | Padėkite / Gelbėkite! | Palīgā! | Paleigā! |
Kie estas necesejo? | Kor īr tuliets? | Kur yra tualetas? | Kur ir tualete? | Kur irā tualets? |
Mi ne parolas ĵemajtie. | Nerokounous žemaitėškā. | Žemaitiškai nekalbu | Es nerunāju žemaitiski | As narunuoju žemaitiski |
Apartaj notoj pri la ekzemplaj frazeroj:
- * La vorto "Saluton!" en ĉiuj kvar lingvoj havas diversajn formojn depende de tio kiu (kaj kiom da) estas salutata(j) - jen la formo por unu vira salutito (se saluti unu virinon, estas "Svēka Sveika Sveika Vasala").
- ** Tutekzakte la frazero signifas "Kiel vi vivas?"
- *** Ankaŭ la frazeroj por "Bonvenon!" havas malsamajn formojn depende de tio kiu kaj kiom da homoj estas salutata(j) - jen la formo por pluraj homoj de pluraj seksoj - detale la vortoj signifas "estu sane alvenitaj!"
- **** Esperantistoj tuj vidos, ke ĉiuj kvar lingvoj havas saman tabelvortan sistemon kiel Esperanto, kaj ke la "k" por esperantaj demandaj tabelvortoj estas el tiuj kvar lingvoj! Same la "t" por respondaj tabelvortoj!