Lilli Schweiger
Lilli SCHWEIGER (naskiĝis la 17-an de julio 1998 en Berlino, Germanio, do nun 26-jara) estas germana infana aktorino kaj la filino de Til Schweiger.
Lilli Schweiger | ||
---|---|---|
Lilli Schweiger en 2011
| ||
Persona informo | ||
Lilli Schweiger | ||
Naskiĝo | la 17-an de julio 1998 en en Berlino, Germanio | |
Lingvoj | germana vd | |
Loĝloko | Hamburgo vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Familio | ||
Patro | Til Schweiger vd | |
Patrino | Dana Schweiger (en) vd | |
Gefratoj | Valentin Florian Schweiger, Luna Schweiger kaj Emma Schweiger vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro filmaktoro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vivo
redaktiLilli Schweiger estas filino de la germana aktoro Til Schweiger kaj la usona mododezajnistino Dana Schweiger. Ŝi havas tri gefratojn: Valentin (frato), Luna kaj Emma Schweiger (fratinoj).
En kineja filmo ŝi unuafoje aktoris en aĝo de ok jaroj: en la tiujare plej sukcesa germania kineja filmo Keinohrhasen ("senorelaj leporoj"). En 2009 ŝi havis pli etan rolon ankaŭ en la filma daŭrigo Zweiohrküken ("duorelaj kokidoj" - ambaŭ filmtitoloj aludas al strangaj memkudritaj infanludiloj). Ekde la jaro 2011 ŝi kun siaj du fratinoj prezentas la pribestan germanlingvan televidan serion Die Pfotenbande ("la bestopieda bando").