Limpasejo Zosin-Ustilug
Limpasejo Zosin-Ustilug estas pola-ukraina voja limpasejo troviĝanta en Lublina Provinco, en Distrikto Hrubieszowski, en komunumo Horodło.
Kiel ŝtata limpasejo por civitanoj de Pollando kaj Ukrainio malfermiĝis la 10-an de oktobro 1995 kaj funkcias ĉiutage dum la tuta diurno. La 15-an de septembro 2000 akiris statuson de internacia trapasejo por persona kaj aŭtomobila trafiko). La trapasejon atingas pola landvojo n-ro 74 kaj la ukraina N22. Ambaŭflanke de la landlima Okcidenta Bugo troviĝas urboj Hrubieszów kaj Lucko.
Ĉe la pola-ukraina ŝtatlimo, pli ol 500 kilometra, funkcias 8 limpasejoj.
El la historio
redaktiEn Ustilug loĝis Igor Stravinski, kaj en Zosin esperantlingva vikipediisto Krzysztof Śliwiński, kaj naskiĝis Zbigniew Nagowski, esperantisto.
Literaturo
redakti- Maciej Stanisław Zięba, W.Stanek), Euroregion Bug. Edukacja regionalna. Podręcznik przeznaczony dla uczniów szkół poziomu gimnazjalnego województwa lubelskiego i obwodu wołyńskiego (Eŭroregiono Okcidenta Bugo. Regiona edukado. Lernolibro por lernantoj de gimnazioj de la Lublina provinco kaj la Volina provinco) , Fundacja Młoda Demokracja, Lublin 2006, pola kaj ukraina versioj pola versio (kopio de la Arkivo de Interreto)
- Redaktoro kaj kunaŭtoro Maciej Stanisław Zięba, Nasz Bug. Tworzenie warunków dla rozwoju obszarów pogranicznych Polski, Ukrainy i Białorusi poprzez ochronę i waloryzację dziedzictwa przyrodniczego i kulturowego (Nia Bugo. Kreado de kondiĉoj por evoluo de landlimaj areoj de Pollando, Ukrainio kaj Belorusio pere de protekto kaj valorigo de la natura kaj kultura heredaĵo), KUL, Lublin 2008 ISBN 978-83-7363-506-7 (ankaŭ mallongigitaj versioj: angla Our Bug ISBN 978-83-7363-508-1 kaj ukraina Наш Буг ISBN 978-83-7363-507-4) - alireblaj rete en la paĝoj de Forum Nasz Bug (kopio de la Arkivo de Interreto)