Linio Chiyoda (Tokyo Metro)
Linio Ĉijoda (japane 千代田線 [Ĉijoda-sen], angle Chiyoda line) estas metroa linio en Tokio, Japanio. Ĝi estas unu el 9 linioj de metroa sistemo Tokjo Metro en la metroo de Tokio. La simbola koloro de linio estas verda koloro. La emblemo de linio estas latina litero "C" en verda ringo.
Linio Ĉijoda | |
---|---|
Superrigardo | |
Koloro de linio | verda |
Numero de linio | 9 |
Tipo | metroo |
Sistemo | Tokjo Metro |
Loko | Tokio (Japanio) |
Komenco | Jojogi-Uehara |
Fino | Ajase (Kita-Ajase) |
Stacioj | 20 (inkluzive de branĉa linio) |
Paso de fervojo | |
Historio | |
Malfermo | 20a de decembro 1969 |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 24,0 km |
Ŝpuro | 1067 mm (CAP-ŝpuro) |
Fervoja elektra sistemo | 1500 voltoj, KK, supertraka kontakta lineo |
Maksimuma rapideco | 80 km/h |
La linio estas dividita en ĉefan kaj branĉan liniojn jene. La trajnoj de la ĉefa linio iras de stacio Jojogi-Uehara (C-01) al stacio Ajase (C-19), ili ne iras al la Kita-Ajase (C-20), ĉar ili pluiras laŭ linio Ĝoban ĝis stacio Toride. Por trafi la stacion Kita-Ajase (C-20) oni bezonas transiri al la branĉa linio ĉe la stacio Ajase (C-19).
Historio
redaktiOrigine, en la jaro 1962, la linio Ĉijoda estis planata kiel linio inter kvartalo Setagaja (Tokio) kaj urbo Macudo (gubernio Ĉiba), ĝia origina nomo estis "Tokia Linio 8" (東京8号線 [Tōkjō haĉi-gō-sen]). Poste, en 1964, la linio estis iomete replanata por havi komunan trajnon kun la linio Ĝoban norde, kaj la nomo estis ŝanĝata al "Tokia Linio 9" (東京9号線 [Tōkjō kjū-gō-sen]). La originaj celoj de linio estis iri tra tiam konstruata loko en kvartalo Ĉijoda kaj malŝargi la linioj Ginza kaj Hibija; pro tio ĝi havas simila vojo tra la centro de Tokio.
- 20a de decembro 1969: malfermiĝis la unua sekcio inter stacioj Kita-Senĝu (C-18) kaj Otemaĉi (C-11).
- 10a de oktobro 1972: la linio estis konstruita ĝis la stacio Jojogi-koen (C-02).
- 31a de marto 1978: malfermiĝis la sekcio inter la stacioj Jojogi-koen (C-02) kaj Jojogi-Uehara (C-01).
- 20a de decembro 1979: malfermiĝis la branĉa linio inter stacioj Ajase (C-19) kaj Kita-Ajase (C-20).
- 15a de majo 2006: aperis inaj vagonoj en frumatenaj trajnoj de stacio Toride (linio Ĝoban) ĝis stacio Jojogi-Uehara (C-01).
- 18a de marto 2008: super-ekspreso "Romanskar" (小田急ロマンスカー [Odakjū Romansukā], ODAKYU ROMANCECAR) komencis iri inter la stacioj Kita-Senĝu (C-18), Hakone-Jumoto (linio Hakone Tozan) kaj Karakida (linio Odakju-Tama). Trajnoj iras ankaŭ de/ĝis stacio Ŝin-Kiba pere de traka konekto al Linio Jurakuĉo. Tio estis unua fojo, kiam estis trajno kun rezerveblaj sidlokoj en la Metroo de Tokio.
Trafiko
redaktiĈefa linio
redaktiTage la trajnoj veturas kun la intervalo: 6 min.
La unua trajno:
- Jojogi-Uehara (C-01) — 05:00 (ĝis Toride en linio Ĝoban)
- Ajase (C-19) — 04:38 (ĝis Kita-Senĝu (C-18)), 05:00 (ĝis Jojogi-Uehara)
La lasta trajno (labortago):
- Jojogi-Uehara (C-01) — 00:00 (ĝis Abiko en linio Ĝoban)
- Ajase (C-19) — 00:05 (ĝis Jojogi-Uehara), 00:27 (ĝis Kita-Senĝu (C-18))
La lasta trajno (semajnofino):
- Jojogi-Uehara (C-01) — 23:55 (ĝis Abiko en linio Ĝoban)
- Ajase (C-19) — 23:51 (ĝis Jojogi-Uehara), 00:04 (ĝis Kasumigaseki (C-08)), 00:27 (ĝis Kita-Senĝu (C-18))
Branĉa linio
redaktiTage la trajnoj veturas kun la intervalo: 15 min.
La unua trajno:
- Ajase (C-19) — 05:13 (ĝis Kita-Ajase)
- Kita-Ajase (C-20) — 05:04
La lasta trajno:
- Ajase (C-19) — 00:22 (ĝis Kita-Ajase)
- Kita-Ajase (C-20) — 00:13
Horaro
redaktiLa horaro (diferencas inter labortagoj kaj semajnofino): Horaro de linio Ĉijoda Arkivigite je 2012-10-11 per la retarkivo Wayback Machine (japane, defaŭlte ĝi montras hodiaŭa horaro)
Stacioj
redaktiStacioj lokiĝas en Tokio.
Ĉefa linio
redaktiĈe la fina stacio Jojogi-Uehara (C-01) la linio Ĉijoda kuniĝas kun linio Odakju-Odaŭara de Elektra Fervojo Odakju. La linioj havas komunajn trajnojn, kiuj iras ekde/ĝis stacioj Hon-Acugi kaj Karakida (tra Odakju-Tama de Elektra Fervojo Odakju). Estas ankaŭ komuna super-ekspreso, kiu iras ekde/ĝis stacio Hakone-Jumoto tra linio Fervojo Hakone-Tozan.
Ĉe la du lastaj ĉefliniaj stacioj Kita-Senĝu (C-18) kaj Ajase (C-19) la linio Ĉijoda kuniĝas kun linio Ĝoban. La linioj havas komunajn trajnojn, kiuj iras ekde/ĝis stacio Toride.
La super-ekspreso (SE) "(Odakju) Romanskar" (小田急ロマンスカー [Odakjū Romansukā], angle: Romancecar) haltas ĉe la stacioj, markitaj per "●" kaj "●●", ĝi ne haltas ĉe tiuj, markitaj per "|".
La super-ekspreso (SE) "Bej Rizort" (ベイリゾート [Bei Rizōto], angle: Bay Resort) haltas nur ĉe la stacio Omotesando (C-04), markita per "●●": ĝi iras tra linio Ĉijoda nur inter la stacioj Jojogi-Uehara (C-01) kaj Kasumigaseki (C-08), ĉe kiu ĝi ankaŭ ne haltas.
Ĉiuj super-ekspresoj haltas ĉe la stacio Jojogi-Uehara (C-01) nur por teknikoj celoj — pasaĝeroj ne povas elvagoniĝi nek envagoniĝi tie.
N-ro | Nomo de stacio | Distanco (km) | SE | Linioj transireblaj ("*" markas liniojn de la sama fervoja reto) |
Lokiĝo (kvartalo) | |||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Esperante | japane | japana prononco | inter | tute | ||||
C-01 | Jojogi-Uehara | 代々木上原 | [Jojogi-Uehara] | - | 0.0 | | | 小田急 Odakju-Odaŭara (Elektra Fervojo Odakju) (komunaj trajnoj ĝis la satacioj Hon-Acugi, Karakida (tra linio Odakju-Tama), Hakone-Jumoto (super-ekspreso tra Fervojo Hakone Tozan)) | Ŝibuja |
C-02 | Jojogi-koen | 代々木公園 | [Jojogi-kōen] | 1.0 | 1.0 | | | ||
C-03 | Mejĝi-Ĝingumae | 明治神宮前 | [Mejĝi-Ĝingūmae] | 1.2 | 2.2 | | | * Fukutoŝin (Tokjo Metro): F-15 En Stacio Haraĝuku:
| |
C-04 | Omotesando | 表参道 | [Omotesandō] | 0.9 | 3.1 | ●● | * Hanzomon (Tokjo Metro): Z-02 * Ginza (Tokjo Metro): G-02 |
Minato-ku |
C-05 | Nogizaka | 乃木坂 | [Nogizaka] | 1.4 | 4.5 | | | ||
C-06 | Akasaka | 赤坂 | [Akasaka] | 1.1 | 5.6 | | | ||
C-07 | Kokkaj-Giĝido-mae | 国会議事堂前 | [Kokkai-Giĝidō-mae] | 0.8 | 6.4 | | | * Marunouĉi (Tokjo Metro): M-14
|
Ĉijoda |
C-08 | Kasumigaseki | 霞ケ関 | [Kasumigaseki] | 0.8 | 7.2 | ● | * Marunouĉi (Tokjo Metro): M-15 * Hibija (Tokjo Metro): H-06 | |
C-09 | Hibija | 日比谷 | [Hibija] | 0.8 | 8.0 | | | * Hibija (Tokjo Metro): H-07 Mita (Toej): I-08
| |
C-10 | Niĝubaŝimae | 二重橋前 | [Niĝūbaŝimae] | 0.7 | 8.7 | | | ||
C-11 | Otemaĉi | 大手町 | [Ootemaĉi] | 0.7 | 9.4 | ● | * Tozaj (Tokjo Metro): T-09 * Marunouĉi (Tokjo Metro): M-18 | |
C-12 | Ŝin-Oĉanomizu | 新御茶ノ水 | [Ŝin-Oĉanomizu] | 1.3 | 10.7 | | | En Stacio Aŭaĝiĉo:
En Stacio Ogaŭamaĉi: En Stacio Oĉanomizu:
| |
C-13 | Juŝima | 湯島 | [Juŝima] | 1.2 | 11.9 | | | Bunkjo | |
C-14 | Nezu | 根津 | [Nezu] | 1.2 | 13.1 | | | ||
C-15 | Sendagi | 千駄木 | [Sendagi] | 1.0 | 14.1 | | | ||
C-16 | Niŝi-Nippori | 西日暮里 | [Niŝi-Nippori] | 0.9 | 15.0 | | | JR Jamanote (Japana Fervojo) JR Kejhin-Tohoku (Japana Fervojo) |
Arakaŭa |
C-17 | Maĉija | 町屋 | [Maĉija] | 1.7 | 16.7 | | | 京成 Linio Kejsej (Elektra Fervojo Kejsej)
| |
C-18 | Kita-Senĝu | 北千住 | [Kita-Senĝu] | 2.6 | 19.3 | ● | * Hibija (Tokjo Metro): H-21 東武 Tobu-Skajtri (Fervojo Tobu) |
Adaĉi |
C-19 | Ajase | 綾瀬 | [Ajase] | 2.6 | 21.9 | * Ĉijoda (Tokjo Metro): branĉa linio al Kita-Ajase JR Ĝoban (Japana Fervojo) (komuna trajno ĝis Toride) |
Branĉa linio
redaktiN-ro | Nomo de stacio | Distanco (km) | Linioj transireblaj ("*" markas liniojn de la sama fervoja reto) |
Lokiĝo (kvartalo) | |||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Esperante | japane | japana prononco | inter | tute | |||
C-19 | Ajase | 綾瀬 | [Ajase] | - | 21.9 | * Ĉijoda (Tokjo Metro): ĉefa linio al Jojogi-Uehara JR Ĝoban |
Adaĉi |
C-20 | Kita-Ajase | 北綾瀬 | [Kita-Ajase] | 2.1 | 24.0 |
Eksteraj ligiloj
redakti- Horaro de linio Ĉijoda Arkivigite je 2012-10-11 per la retarkivo Wayback Machine (japane)