Listo de majaaj ruinoj
Listartikolo en Vikipedio
La Listo de majaaj ruinoj montras la ĝis nun konatajn kaj arkeologie pristuditajn ruinejojn de la majaoj. Troviĝas en ĝi kaj iam loĝitaj lokoj, kaj nur religiaj lokoj (ceremoniejoj kaj oferejoj). La imperio de la majaoj kaj la nomitaj ruinoj troviĝas en la nuna regiono de la ŝtatoj:
- Meksiko (sur la duoninsulo Jukatano)
- Belizo
- Gvatemalo
- Honduro (en la okcidento)
- Salvadoro (en la nordo)
La majaoj ekloĝis en la regiono verŝajne jam ĉirkaŭ 10.000 a.K., la unuaj vilaĝoj estas datumitaj je ĉirkaŭ 2.000 a.K..
Informoj pri historio kaj vivo de la majaoj troviĝas en la ĉefartikolo Majaoj.
La listo estas alfabeta laŭ la nomo de la ruinoj.
Lando | Nomo | Regiono | Ekloĝigo | Priskribo | Bildo |
---|---|---|---|---|---|
Gvatemalo | Aguateca | Peten | 250 | Estas unu el la plej bone konservitaj lokoj en Gvatemalo | |
Belizo | Altun Ha | Belizo | -200 | 13 temploj (la plej alta 16 metrojn alta) kaj loĝejoj | |
Meksiko | Bonampak | Chiapas | 600 | Pluraj temploj kun eksterordinaraj murpentraĵoj | |
Meksiko | Cacaxtla | Tlaxcala | 400 | La centro de la urbo estas 200 metrojn longa kaj 25 metrojn alta altaĵo | |
Belizo | Cahal Pech | Cayo | -1000 | 34 religiaj kaj loĝejaj konstruaĵoj, 2 pilkludejoj kaj ŝvitbano | |
Meksiko | Calakmul | Campeche | 200 | Pli ol 6.000 konstruaĵoj kaj 45 metrojn alta piramido | |
Belizo | Caracol | Cayo | -1200 | La plej alta konstruaĵo estas 34 metrojn alta piramido; dum la kulmino loĝis tie ĉirkaŭ 120.000 ĝis 180.000 homoj | |
Salvadoro | Cerén | San Salvador | 400 | Estis kovrita en la jaro 600 post vulkanerupcio per 5 metrojn da cindroj, same kiel Pompejo | |
Belizo | Cerros | Corozal | -330 | 3 grandaj akropoloj ĉirkaŭitaj de pluraj placoj kaj piramidoj; la plej alta konstruaĵo estas 22 metrojn alta | |
Meksiko | Chichén Itzá | Jukatanio | 500 | Templourbo kun diametro de ĉirkaŭ unu kilometro; la ĉefa konstruaĵo estas la piramido El Castillo | |
Gvatemalo | Cival | Peten | -600 | 27 metrojn alta ŝtupopiramido ĉirkaŭita de temploj kaj placoj | |
Meksiko | Coba | Quintana Roo | 600 | 5 konstruaĵaroj kun 47 metrojn alta piramido | |
Meksiko | Comalcalco | Tabasco | 800 | Plej okcidenta templejo de la majaa kulturo kun ĝis nun pli ol 300 identigitaj strukturoj | |
Honduro | Copán | Copán | 160 | Grandaj temploj, piramidoj, altaroj, pilkludejo, steleoj, reliefoj kaj monumenta hieroglifŝtuparo | |
Belizo | Cuello | Orange Walk | -2000 | Trovaĵoj de la plej malnovaj majaaj loĝejoj | |
Gvatemalo | Dos Pilas | Peten | 629 | Fondita kiel gvardejo de Tikal - poste malamiko de Tikal | |
Meksiko | Dzibilchaltún | Jukatanio | -900 | Ruinoj de ĉirkaŭ 8.000 konstruaĵoj; la plej fama el ili la templo de la sep pupoj | |
Meksiko | Ek Balam | Jukatanio | inter 100 kaj 300 | La akropolo estas unu el la plej granda de la majaoj | |
Gvatemalo | El Mirador | Peten | -1000 | La plej granda majaa metropolo de la antaŭklasika erao kun du grandaj piramidoj (72 kaj 55 metrojn altaj) | |
Belizo | El Pilar | Cayo | -500 | Pli ol dek grandaj piramidoj, 25 placoj kaj aliaj konstruaĵoj | |
Meksiko | Kabah | Jukatanio | -300 | Piramidoj, palacoj, triumfarkoj kaj palaco de la maskoj | |
Gvatemalo | Kaminaljuyu | Gvatemalurbo | -1500 | Pli ol 100 altaĵoj kaj tombejoj rande de la ĉefurbo Gvatemalurbo | |
Meksiko | Kohunlich | Quintana Roo | -200 | Konstruaĵoj de Rio-Bec-stilo, ekzemple la palaco de la maskoj | |
Gvatemalo | La Corona | Peten | ankoraŭ ne datumita | 90x50cm granda kalkŝtona plato kun 140 skribsignoj | |
Meksiko | Labná | Jukatanio | 700 | Palaco, pordego kaj El Mirador en Puuc-stilo | |
Belizo | Lamanai | Orange Walk | -1500 | Granda ĉeftemplo kaj cento da aliaj konstruaĵoj; estas unu el la plej longe kontinue loĝitaj majaaj urboj. | |
Belizo | Lubaantun | Toledo | 700 | Konstruaĵoj el kalkŝtonblokoj sen mortero | |
Meksiko | Maní | Jukatanio | -2000 | Trovo de tri gravaj majaaj kodeksoj | |
Meksiko | Mayapan | Jukatanio | 1000 | 400 konstruaĵoj, inter ili 114 temploj ĝis nun identigitaj | |
Gvatemalo | Nakbé | Peten | -1400 | Du grandaj temploareoj kun temploj inter 40 kaj 72 metrojn altaj | |
Belizo | Nim Li Punit | Toledo | 500 | Ŝtupopiramidoj (la plej alta inter ili 12 metrojn alta) ĉirkaŭitaj de tri placoj | |
Meksiko | Palenque | Chiapas | 500 | Granda palaco kun pluraj temploj, akvedukto kaj belegaj tomboŝtonoj | |
Gvatemalo | Quiriguá | Izabal | 200 | Multaj skulptaĵoj kaj steleoj, la plej granda el ili 10 metrojn alta kaj 65 tunojn peza | |
Meksiko | Rio Bec | Campeche | 600 | Donis la nomon al la Rio-Bec-stilo, kiun karakterizas ŝajnturoj kaj ŝajnŝtuparoj | |
Salvadoro | San Andrés | La Libertad | -900 | Estis forlasita post vulkanerupcio kaj nur ĉirkaŭ 6000 jarojn poste loĝita denove | |
Meksiko | Sayil | Jukatanio | 600 | 85 metrojn longa kaj 3 etaĝojn alta palaco ĉirkaŭita de temploj kaj steleoj | |
Gvatemalo | Takalik Abaj | Retalhuleu | -800 | 80 konstruaĵoj kun pluraj placoj kaj preskaŭ 300 ŝtonmonumentoj kil steleoj aŭ altaroj | |
Salvadoro | Tazumal | Santa Ana | 100 | Kelkaj tomboj, piramidoj, palacoj | |
Gvatemalo | Tikal | Peten | -700 | 3.000 strukturoj kiel temploj, palacoj, pilkludejoj, altaĵoj, terasoj, placoj, akveduktoj, cisternoj kaj steleoj | |
Meksiko | Toniná | Chiapas | 400 | multaj surskribitaj steleoj, altaroj kaj stukofriso | |
Meksiko | Tulúm | Quintana Roo | 600 | Troviĝas sur kalkŝtonklifo, 12 metrojn super la Kariba Maro | Dosiero:Mexiko original 2004 005.JPG |
Meksiko | Ŭmal | Jukatanio | 700 | Konstruaĵoj en Puuc-stilo kun konstruaĵoj sur homfaritaj esplanadoj | |
Meksiko | Xochicalco | Morelos | -200 | Temploj, palacoj, pilkludejoj, ŝvitbanoj, bone konservita stelobservejo kaj belegaj reliefoj sur iaj konstruaĵoj | |
Belizo | Xunantunich | Cayo | 200 | 25 temploj kaj palackonstruaĵoj | |
Meksiko | Yaxchilán | Chiapas | 400 | Granda nombro de skulptaĵoj, steleoj kaj pordoj |
Bibliografio
redakti- Nikolai Grube: Maya - Gottkönige im Regenwald, Könemann, Köln, 2000. ISBN 3-8290-1564-X
- Maria Longhena: Sprechende Steine, Marix, Wiesbaden, 2004. ISBN 3-937715-32-0
- Berthold Riese: Die Maya, C.H. Beck, München, 5. Auflage 2004. ISBN 3-406-46264-2
- Fachzeitschrift Maya - Inka - Azteken, Gruner und Jahr, Geo Epoche, Heft-Nr.: 15, Hamburg.