Liven Dek
Liven DEK [prononcata esperante] aŭ María Zocato Díez, aŭ Svena Dun kaj pluraj aliaj, estas pseŭdonimoj de Miguel GUTIÉRREZ ADÚRIZ (naskiĝis en 1950 en Kantabrio, Hispanio) estas hispana Esperanto-verkisto, -tradukisto, -vortaristo, -eldonisto kaj membro de la Ibera Skolo (esperanta literatura skolo). Li estas eksmembro de la Akademio de Esperanto[1] post sia demisio la 4-an de januaro de 2013, kaj nuna sekretario de la komisiono de Belartaj Konkursoj de UEA ekde 2016.
Miguel Gutiérrez Adúriz | |
---|---|
Miguel Gutiérrez Adúriz (ps. Liven Dek) en 2012 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Miguel Gutiérrez Adúriz |
Aliaj nomoj | Liven Dek, María Zocato Díez, Svena Dun |
Naskiĝo | 1950 en Kantabrio, Hispanio |
Lingvoj | Esperanto • hispana |
Nacieco | hispano |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Vivo kaj esperanta agado
redaktiGutiérrez estas kemia inĝeniero, kiu lernis Esperanton kiam li estis 19-jara. Li eldonas la scienc-fikciajn seriojn Sferoj, Orbito nula kaj Future, kaj diversajn verkojn de aliaj aŭtoroj pri aŭ en Esperanto.
Ĝis 2005 li estis redaktoro de la organo de Hispana Esperanto-Federacio Boletín. Li kunlaboris kaj kunlaboras en pluraj revuoj, ekzemple en Monato kaj Literatura Foiro, kaj gajnis premiojn en literaturaj konkursoj. Li verkis lernolibron por hispanlingvanoj kaj vortaron esperantan-hispanan kaj hispanan-esperantan.
Verkaro (elekto)
redaktiTradukoj
redakti- Astura Bukedo (kun Fernando de Diego, Jorge Camacho, 1988)
- La stultaj infanoj, de Ana María Matute (infanlibro, 1988)
- Platero kaj mi, de Juan Ramón Jiménez (2009)
- Ombroj sur verda pejzaĝo de Manuel Llano, (kun Fernando de Diego, 2012)
Noveloj kaj romanoj
redakti- Ekstremoj (kun Jorge Camacho, Miguel Fernández kaj Gonçalo Neves, 1997)
- Kontribuis al Mondoj 2001 (2001) kaj al pluraj volumoj de Sferoj
- Ne ekzistas verdaj steloj (60 mikronoveloj kun suplemento, 2012)
- Ĉiuj steloj etas nokte (kune kun aliaj aŭtoroj, 2021)
Poemaroj
redakti- Ibere libere (kun Jorge Camacho, Miguel Fernández kaj Gonçalo Neves, 1993)
Lernolibroj kaj vortaroj
redakti- Esperanto - Curso del idioma internacional (1995)
- Esperanto - Curso básico (2012)
- Vortaro 2002 (2002)
- Diccionario - Amika - Vortaro (2007, 2010, 2013, 2018)
Recenzoj
redaktiPri Esperanto - Curso del idioma internacional
|
Verkoj pri li
redakti- La Deka Logo [2] estas libra omaĝo verkita de pluraj verkistoj el Esperantujo.
Bibliografio
redakti- 2008: Sutton, Geoffrey. Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887-2007 (CEOLE). Novjorko: Mondial 2008, p. 486-488 k.a.
Eksteraj ligiloj
redakti- Vortaro Amika (2007)
- Retejo de Gutiérrez en Ipernity
- en 8-minuta filmo Liven Dek prezentas, en la Urba Teatro de Arundo (Ronda), sian monologon "Konsilu min, doktoro Zamenhof", kadre de la 73-a Hispana Esperanto-Kongreso en majo 2014 (esperante)
- Libroj Arkivigite je 2015-05-18 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri Miguel Gutiérrez en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikoloj de kaj pri Miguel Gutiérrez en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA) (serĉu je "liven" en ĉiuj kampoj)
- artikolo Liven DEK en la retejo esperanto.net
- Ekstremoj
- Ibere libere
Referencoj
redakti- ↑ Oficiala retejo de la Akademio (septembro 2009).
- ↑ bitlibro Arkivigite je 2019-07-13 per la retarkivo Wayback Machine elŝutebla (julio 2003)