Logrosán
municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio
Logrosán estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
Logrosán | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Poŝtkodo | 10120 | ||
Retpaĝaro | retejo | ||
Politiko | |||
Urbestro | María Isabel Villa Naharro (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 139 (2008) | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 20′ N, 5° 30′ U (mapo)39.337222222222-5.4922222222222Koordinatoj: 39° 20′ N, 5° 30′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 477 m [+] | ||
Areo | 365,3 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Logrosán [+] | |||
La loĝantoj nomiĝas logrosanos. La censita populacio en 2008 estis de 2.139 loĝantoj.
Situo
redaktiLogrosán estas situa en la orienta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Villuercas, je altitudo de 477 m, nome en la norda deklivo de la monteto de Sankta Kristoforo en la montaro de las Villuercas [bijuERkas]; je 98 km de Cáceres, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 365,3 km².
Ekonomio
redaktiAgrikulturo kaj brutobredado, ne tre produktiva. En la 19a jarcento estis minado, nuntempe ne. En servoj iom da administrado, komerco kaj gastejoj kaj trinkejoj.
Monumentoj
redakti- Preĝejo de Sankta Mateo. Gotika kun altaj volboj. Sonorilturo kun cikoninestoj.
- Ermitejo de la Virgulino del Consuelo. Patronino de la vilaĝo. Sur monteto kun belaj vidaĵoj al pejzaĝo kiu atingas ĝin la najbara provinco de Badajoz.
Aliaj vidindaĵoj
redakti- Parko de la korkokverkaro. Situa ĉe la okcidenta enirejo de la vilaĝo, kun altaj kaj belaj korkoverkoj. En la 1970-aj jaroj iĝis municipa parko. Nuntempe estas sidejo de sportaj instalaĵoj, naĝejoj, porinfana parko kaj Kulturdomo.
- La Vía Verde de las Valo de Guadiana kaj Villuercas (Verda Vojo). Temas pri natura pado inter kampoj kaj arbaroj de orienta Ekstremaduro kiu uzas antikva fervojo kiu neniam funkciis.
- Monteto de Sankta Kristoforo. Kerno kaj naskiĝloko de la vilaĝo.
- El Helechal (Filikejo): Antikva vestolavejo.
- El Pozo Calles: la ununura loka monumento pri la mineja pasinteco.
- Blazonaj aŭ nobelaj domoj, multaj iom ruinaj.
Gravulo
redakti- Mario Roso de Luna, teozofo kaj ateneisto.
Eksteraj ligiloj
redakti- Pri Logrosán. Informaro kaj Forumo Arkivigite je 2006-04-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Informejo pri Logrosán kaj komarko
- Fotoj de Logrosán Arkivigite je 2008-03-12 per la retarkivo Wayback Machine
- La TV de Logrosán en Interreto Arkivigite je 2009-08-25 per la retarkivo Wayback Machine