Longejlo
Longejlo (france Longueuil /lɔ̃ɡœj/) estas urbo en sudokcidenta Kebekio, Kanado, sur la suba bordo de la Rivero Sankt-Laŭrenco kontraŭ Montrealo, de kiu ĝi estas antaŭurbo.
Longejlo | |||
angle Longueuil, france Ville de Longueuil | |||
urbo | |||
Longejlo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Longueuil | |||
Ŝtato | Kanado | ||
---|---|---|---|
Provinco | Kebekio | ||
Regiono | Montereĝio | ||
Historia regiono | Malsupra Kanado | ||
Parto de | Urba aglomeraĵo Longejlo | ||
Rivero | Sankt-Laŭrenco | ||
Situo | Longejlo | ||
- koordinatoj | 45° 32′ 00″ N 73° 31′ 00″ U / 45.53333 °N, 73.51667 °U (mapo) | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | 8 m s. m. | ||
Areo | 115,59 km² (11 559 ha) | ||
Loĝantaro | 231 409 (2011) | ||
Denseco | 2 001,98 loĝ./km² | ||
Fondita | 1657 | ||
Urbestro | Catherine Fournier | ||
Horzono | UTC (UTC-5) | ||
- somera tempo | UTC (UTC-4) | ||
Poŝtkodo | J3Y, J3Z, J4G to J4N, J4T, J4V | ||
Telefona antaŭkodo | +1 450 | ||
Situo enkadre de Kanado
| |||
Situo enkadre de Kebekio
| |||
Situo enkadre de Nord-Ameriko
| |||
Vikimedia Komunejo: Longueuil | |||
Retpaĝo: www.longueuil.ca | |||
Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 254 483 loĝantoj sur areo de 122,9 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 071 loĝantoj/km². En 2006, la nove unuigita urbo Longejlo havis loĝantaron de 229 330, la kvina plej granda urbo de Kebekio kaj 19a de Kanado.
Historio
redaktiEn 1969, la urbo Longejlo kuniĝis kun du aliaj urboj, Ville Jacques-Cartier kaj Montréal-Sud. Sekve, dum la kebekiaj municipaj unuigoj de 2002, oni kunigis Longejlon kun la urboj Boucherville, Brossard, Greenfield Park, LeMoyne, Saint-Bruno-de-Montarville, Saint-Hubert kaj Saint-Lambert. La antaŭa urbo Longejlo fariĝis la arondismento de Vieux-Longueuil. Sekve, en 2004, Boucherville, Brossard, Saint-Bruno-de-Montarville kaj Saint-Lambert decidis per referendumo refariĝi apartaj urboj. La ceteraj arondismentoj restis en la urbo Longejlo, kaj LeMoyne fariĝis parto de la arondismento Vieux-Longueuil.
Etimologio
redaktiLa etimologio de la nomo estas necerta. Laŭ la abato FAILLON, Charles Le Moyne, la senjoro de la regiono ekde 1657, nomis la urbon laŭ Longueil, vilaĝo de sia hejmlando Normandio.
Politiko
redaktiLa aktuala urbestrino nomiĝas Catherine Fournier. La urbo dividiĝas en tri arondismentoj: Vieux-Longueuil, Greenfield Park kaj Saint-Hubert. Administre, ĝi estas la ĉefurbo de la kebekia regiono Montereĝio.
Edukado
redaktiLongejlon servas unu Cégep (antaŭ-universitata kolegio), la Cégep Édouard-Montpetit en Vieux-Longueuil. Ankaŭ en Vieux-Longueuil troviĝas kampusoj de la Universitato de Montrealo kaj la Universitato de Ŝerbruko.
Industrio
redaktiLa aerospaca industrio estas grava en Longejlo, kun fabrikoj de la firmaoj Héroux-Devtek kaj Pratt & Whitney. Ankaŭ troviĝas en Saint-Hubert spaco-centro de la Kanada Spac-Instanco.
Transporto
redaktiŜoseoj
redaktiLa plejparto de la urbanoj laboras en Montrealo, kaŭzante gravajn trafikproblemojn. Pro la vasteco de la rivero Sankt-Laŭrenco, estas nur kvin pontoj inter Montrealo kaj la suda bordo. Pluraj ŝoseoj trairas Longejlon, cele al Kebeko, Estrio, Montereĝio kaj Usono.
Publika transporto
redaktiLongejlon servas la Réseau de transport de Longueuil, publik-transporta firmao kiu administras aŭtobus-servon en la urbo kaj inter ĝi kaj Montrealo (Terminus Centre-Ville en la urbocentro). Ĝin ankaŭ servas la flava linio de la Metroo de Montrealo (stacio Longueuil–Université-de-Sherbrooke, kun granda aŭtobus-terminalo), kaj la linio Mont-Saint-Hilaire de la montreala trajn-reto.
Flughaveno
redaktiEn Longejlo troviĝas la flughaveno Saint-Hubert, kiu plejparte servas privatan aviadon.