Lucian Otto MEYSELS (naskiĝinta la 14-an de majo 1925 en Laxenburg, mortinta la 21-an de aŭgusto 2012 en Vieno) estis aŭstra verkisto kaj ĵurnalisto.

aŭtografo

Estante filo de la verkisto kaj ĵurnalisto Theodor F. Meysels li frekventis la lernejon Akademisches Gymnasium (Vieno). Estante judo li devis forlasi la patrujon post Anschluss kaj elmigris al Palestino. En Jerusalemo li studis ĉe Georgo-lernejo kaj batalis dum la Dua mondmilito por la Reĝa Aerarmeo. Malantaŭe li studis historion kaj arĥeologion ĉe universitatoj en Londono, Wisconsin kaj Vieno. Viene li doktoriĝis post defendo de tezo pri rilatoj inter Aŭstrujo kaj Usono inter 1933 kaj 1945 (Beziehung zwischen Österreich und den Vereinigten Staaten 1933–1938); tiam tiufakultate similaj aktualaj temoj en faklaboraĵoj maloftis.

De 1946 Meysels laboris kiel ĵurnalisto por la novaĵagentejo Reuters, inter 1946 kaj 1948 por Palestine Broadcasting Service (PBS) kaj ĝis 1952 por ties malantaŭsekvanta organizo Kol Jisrael. Inter 1952 kaj 1954 li apartenis al la redaktistaro de The Jerusalem Post. Poste li estis (ĝis 1957) gazetarparolanto de la Hebrea Universitato de Jerusalemo.

Reveninte al Aŭstrujo li asistantis en 1957/58 ĉe la Instituto pri orientalistiko (sekcio pri hebreaj studoj).[1] Ekde 1959 estis li, vokite de Fritz Molden, deĵoranto ĉe la aŭstra semajngazeto "Wochenpresse" pri la temoj de ekstera politiko kaj nuntempa historio. Inter 1982 kaj 1991 Meysels estis vica ĉefredaktoro de ĝi.

Li verkis plurajn librojn, i.a. Gottes Rächer – Fundamentalisten im Vormarsch pri islama fundamentismo kiu evidentiĝis antaŭdiro de la atencoj de la 11-a de septembro 2001. Ĝuis li pri pluraj honoroj por siaj diversaj kaj altvaloraj skribaj kaj kulturperadaj kontribuaĵoj.

Banalaĵoj

redakti
  • Prapatro de Meysels estis la ĉefo de la pragaj judoj, Mordechaj Meisel; estante mecenato li prunteprenis al imperiestro Rudolfo la 2-a la monon por farigi la imperiestran kronon (kiu videblas hodiaŭ je Hofburgo). Nek Rudolfo nek lia posteulo Matiaso iam repagis la ŝuldojn. Anstataŭe la juda mondoninto ricevis la privilegion rajti daŭre pruntedoni la artoverkon. Kopio de la testamento de Meisel videblas en sinagogo praga (Maiselova sinagoga). Pri tio deklaris Lucian Meysel: Ich leihe die österreichische Kaiserkrone der Schatzkammer unter der Bedingung, daß sie daneben eine Tafel anbringt: Eigentum von Mordechai Maisel, Primator der Prager Judengemeinde. – Recht muß schließlich Recht bleiben.[2]
  • Ekzile la familio ŝanĝis la nomon en 1940 je Meysels ĉar la angla prononco de Meisels similas sone al measels (morbilo).

Honoroj

redakti
  • 1977: honortitolo Professor
  • 1997: Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst (unua klaso de; meritkruco)
  • 2000: Silbernes Ehrenzeichen der Stadt Wien (Vieno)
  • 2001: Goldenes Ehrenzeichen des Landes Niederösterreich (Malsupra Aŭstrio)
  • Ehrenzeichen für Verdienste um die Befreiung Österreichs (meritoj pri la liberigo de Aŭstrujo)
  • Bundesverdienstkreuz I. Klasse (Germanlando)
  • 2007: Goldenes Ehrenzeichen der Stadt Wien (Vieno; honorsigno)

Verkoj

redakti
  • Morde machen Geschichte. Politische Gewaltakte im 20. Jahrhundert. Herold, Wien 1985, ISBN 978-3-7008-0301-0.
  • Nationalsozialismus. Das Phänomen einer Massenbewegung. Es begann im Chaos und endete im Chaos. hpt-Verlag, Wien 1988, ISBN 978-3-85128-004-3.
  • Revolutionen verändern die Welt. Herold, Wien 1988, ISBN 978-3-7008-0372-0.
  • Israel. Wiedergeburt einer Nation, zwischen Verheißung und Realität. hpt-Verlag, Wien 1990, ISBN 3-85128-038-5.
  • Der Austro-Faschismus. Das Ende der ersten Republik und ihr letzter Kanzler. Amalthea, Wien 1992, ISBN 978-3-85002-320-7.
  • Frauen um Englands Krone. Eine seriöse Skandalchronik. Edition Tau, Bad Sauerbrunn 1993, ISBN 3-900977-37-2.
  • Unheilige Allianzen. Wer ebnet Jörg Haider den Weg?. Kun antaŭparolo de Erhard Busek. Edition Va Bene, Vieno kaj Klosterneuburg 1995, ISBN 978-3-85167-034-9.
  • Victor Adler. Die Biographie. Amalthea, Wien 1997, ISBN 978-3-85002-403-7.
  • In meinem Salon ist Österreich. Berta Zuckerkandl und ihre Zeit. Herold, Wien 1984. Dua eldono. Edition INW (Illustrierte Neue Welt), Wien 1997, ISBN 978-3-9500356-0-5.
  • Gottes Rächer. Religiöse Fundamentalisten im Vormarsch. Eine Recherche. Edition Va Bene, Vieno kaj Klosterneuburg 1998, ISBN 978-3-85167-075-2.
  • Die verhinderte Dynastie. Erzherzog Franz Ferdinand und das Haus Hohenberg. Molden-Verlag, Wien 2000, ISBN 978-3-85485-051-9.
  • Die Welt der Lotte Tobisch. Kun antaŭparolo de Peter Marboe. Edition Va Bene, Wien 2002, ISBN 978-3-85167-120-9.
  • Tunesien. Brennpunkt der Kulturen. Geschichte und Gegenwart. Kun enkonduko fare de Kurt Waldheim. Herbig, München 2004, ISBN 978-3-7766-2381-9.
Tradukoj
  • Elie Abel: 13 Tage vor dem 3. Weltkrieg. Dokumentation und Hintergründe der Krise, die die Welt an den Rand der atomaren Vernichtung führte. Traduko el la angla. Molden, Wien 1966.
  • Anthony Nutting: Von Mohammed bis Nasser. Eine Geschichte der Araber. Traduko el la angla. Molden, Wien 1966.
  1. Memstara instituto pri judismaj studoj ĉe la Universitato de Vieno estiĝis nur en 1966.
  2. "Die österreichische Kaiserkrone und der gebürtige Laxenburger Prof. Dr. Lucian O. Meysels" (PDF, 1,5MB; p. 8–9.) - Traduko: Mi prunteprenas la aŭstran imperiestran kronon al la muzeo hofurga kondiĉe ke apude oni informiĝu tabule pri la vera posedanto, Mordechaj Meisel, estro de la pragaj judoj!

Literaturo

redakti
  • Susanne Blumesberger, Michael Doppelhofer, Gabriele Mauthe: Handbuch österreichischer Autorinnen und Autoren jüdischer Herkunft 18. bis 20. Jahrhundert. Band 2: J–R. Hrsg. von der Österreichischen Nationalbibliothek. Saur, München 2002, ISBN 3-598-11545-8, p. 928.

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES
chat 1